El Popola Ĉinio>头条新闻>

La monde unua aŭtomata garaĝo en Nankino, Ĉinio

| 2017-02-04
Bookmark and Share
 

    Lastatempe, la monde unua aŭtomata garaĝo, kiu troviĝas ĉe la stacidomo Konfucea Templo de nankina metroo, estis jam baze kompletigita kaj eniris en la finan fazon por testado. Antaŭvidite ĝi ekfunkcios post la Printempa Festo. La inteligenta garaĝo situas sub la tero, kovrante areon je proksimume 2000 kvadrataj metroj. Por parki veturilon en tiu garaĝo, sufiĉas parki ĝin ĉe la enirejo por ke ĝi estu transportita al la suba etaĝo per lifto. Poste, robotoj transprenas la veturilon kaj portas ĝin al libera parkadejo.

 

 
 

    Pere de robotoj, la tempo por repreni veturilon povas esti mallongigita al 2 aŭ 3 minutoj. Krome, parkadejo en la aŭtomata garaĝo povas esti rezervita per WeChat. Sufiĉas tuŝi unu butonon, por ke veturilo estu serĉata kaj trovata. Tiu aŭtomata garaĝo povas ŝpari pli ol 40% de parkadejoj kompare kun la ordinara kaj redukti ellason de vostogaso de veturiloj en garaĝo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments