El Popola Ĉinio>头条新闻>

La sendada kaj ricevada kvanto de ruĝaj kovertoj de WeChat atingis 14.2 miliardojn en la lasta tago de simia jaro

| 2017-02-03
Bookmark and Share
 

    Ekde la lanĉo de ruĝa koverto de WeChat de Tencent en 2014, ĝi jam fariĝis unu el la plej popularaj amuziloj dum la Printempa Festo. Por multaj homoj, ekprenado de ruĝaj kovertoj estas pli grava ol rigardado de la Amuzvespero de la Ĉina Centra Televida Stacio por la Printempa Festo.

 

    Laŭ raporto de Tencent, en la lasta tago de simia jaro, la sendada kaj ricevada kvanto de la ruĝaj kovertoj pere de WeChat atingis 14.2 miliardojn, kun kresko de 75.7% kompare kun 8.08 miliardoj en la sama periodo de la antaŭa jaro. La pinto aperis en la lasta sekundo de tiu tago, nome je nul horo de la 28-a de januaro, kaj tiam la kvanto de ruĝaj kovertoj kalkuliĝis al 760 mil.

 

    Yin Yu, vicprezidanto de Tencent rimarkigis, ke surretaj ruĝaj kovertoj jam fariĝis nova kutimo de ĉinoj dum la Printempa Festo. Danke al pionira apliko de teknologio pri pliigita realo, la sendada kaj ricevada kvanto de surretaj ruĝaj kovertoj kreis novan rekordon. Ĉirkaŭ sepdek procento de la uzantoj estas junuloj, kaj tio reflektas la viglecon de avangarda teknologio inter junuloj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments