El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio lanĉos ĉinlingvajn lernolibrojn por mezlernejanoj

| 2017-02-03
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la rusa retejo Sputnik en la 1-a de februaro, la Eduka Eldonejo de Rusio kaj la Popola Eduka Presejo de la Ĉina Eldona Grupo kune eldonos serion da ĉinlingvaj lernolibroj por rusaj mezlernejanoj antaŭ septembro ĉi-jare.

 

    Tiuj lernolibroj estas kompilitaj por dua-fremdlingva lernado inter kvina- kaj naŭa-lernojaraj lernantoj, laŭ postulo de la ekzamenaj objektoj por eniri en universitatojn kaj tiu de ekzameno pri ĉinlingva nivelo. Nun tiuj lernolibroj estas prove uzataj de kvina-lernojaruloj en lernejoj de Moskvo, Sankt-Peterburgo, Primorsky Krai, Zabaykalsky Krai kaj Yakut. La Eduka Eldonejo de Rusio informis, ke tiuj lernolibroj estos enmetitaj en la liston de 2017-2018-lernojaraj lernolibroj por mez- kaj elementaj lernantoj, rekomenditaj de la Rusa Eduka Ministro.

 

    Laŭ donitaĵo de la Eduka kaj Scienca Superrigarda Buroo de Rusio, ĝis nun la ĉina lingvo estas instruata en 123 ŝtataj mez- kaj elementaj lernejoj de 34 federaciaj komunumoj de Rusio. La nombro de lernantoj, kiuj lernas la ĉinan lingvon, kalkuliĝis al pli ol 17 mil. Antaŭ tre longe, Rusio planis enlistigi la ĉinan lingvon kiel unu el la elektitaj ekzamenaj objektoj de fremdaj lingvoj por eniri en universitaton. Tamen la plano ne realiĝis pro manko de unuecaj lernolibroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments