El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspedicio Haiyang-6 finis sciencan esploron en Antarkto

| 2017-02-03
Bookmark and Share
 

    Je la 11a horo de la 1a de februaro, la sciencesplora ŝipo Haiyang-6 ekveturis al najbara maro post pluraj esploroj pri tertremo, kio markis, ke la ŝipo finis sian taskon de la 33a scienca esploro en Antarkto.

 

    La ŝipo ekvojaĝis en julio lastjare, kaj science esploris en la akvoj de Pacifiko kaj Antarkto. Tio estis la unua esploro de la ŝipo en Antarkto, kaj ĝi starigis kelkajn rekordojn. Pro ĝia esploro, Ĉinio unuafoje akiris donitaĵojn de geoterma fluo ĉe marfundo de Antarkto per surloka mezurado kaj unuafoje havigis al si materialojn pri topografio de la marfundo ĉe Antarkto per mezurado de ondfaskoj. Krome, tio estis la unua kombina scienca esploro mara kaj kontinenta ĉe Antarkto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments