El Popola Ĉinio>Esperantujo>Orginale Verkitaj>

Intervjuo: Probal Dasgupta, prezidanto de Akademio de Esperanto

| 2017-02-03
Bookmark and Share

Intervjuis: Rafael Henrique Zerbetto

 

D-ro Probal Dasgupta, intervjuata de El Popola Ĉinio en Poznano, Pollando

 

    Konata en la Esperanta Movado, D-ro Probal Dasgupta, lingvisto, estas eks-prezidanto de UEA kaj nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto. La intervjuo okazis en septembro, en Poznano, Pollando, okaze de studsesio pri interlingvistiko en la universitato “Adam Mickiewicz”.

 

    RHZ: Bonvolu saluti niajn legantojn kaj rakonti al ni pri via sperto kiel leganto de El Popola Ĉinio.

 

    PD: Saluton al la legantoj de El Popola Ĉinio, estas granda ĝojo saluti vin. En mia tempo, kiam mi komencis legi El Popola Ĉinio, ĝi estis papera revuo. Mi komencis legi ĝin en 1969, tio estis kelkaj monatoj post mia aŭskulto de radioprogramo de Ĉinio. Mi ankoraŭ memoras kiajn sentojn mi havis kiam mi aŭdis la vortojn “Parolas Pekino”. Tio estis en la epoko de Maoismo, kaj granda parto de la dissendoj kaj skriba materialo temis pri tio. Temis ankaŭ, kompreneble, pri diversaj kulturaj fenomenoj, kaj mi sekvis ĉion de El Popola Ĉinio ekde 69. Interalie mi konatiĝis kun la tre alta kvalito de literaturaĵoj, kaj originala kaj traduka, sed tiutempe ĉefrolis la tradukado, ofte temis pri tradukoj faritaj de Laŭlum, do en tiu tempo mi legis interalie la tradukon Aŝma. Poste Laŭlum, kiun mi renkontis en 1982 dum vizito al Japanujo, rakontis al mi, ke li faris tiun tradukon de Aŝma dum fervojaj vojaĝoj kiujn li faris pro laboraj kialoj. Do sidante en la trajno li tradukis Aŝman.

 

    RHZ: Interesa rakonto. Kaj vi venis al Poznano por instrui pri Esperanta Literaturo, ĉefe pri azia literaturo en Esperanto, do mi pensas ke multaj esperantistoj ne bone konas la aziajn kreaĵojn de Esperanta Literaturo. Ĉu vi povas koncize prezenti la azian kontribuon por Esperanta Literaturo?

 

    PD: Mi pensas ke Azio ĉefe kontribuis per tradukoj kaj komentarioj, ĉar la azianoj iomete oblikve rigardas al la scenejo konstruata ĉefe de eŭropanoj, do ni akceptas kompreneble la fakton, ke la ĉefaj konstruantoj de la arta scenejo estas eŭropanoj, do homoj el ekster eŭropo devas en diversaj manieroj el siaj propraj vidpunktoj rilati al tiu baza fakto kaj komenti pri ĝi. La ĉefaj komentoj el Azio venis ekzemple el tiu japana fonto, kiun ĉiuj rigardas kiel gravan sed neniu efektive rigardis kiel engaĝindan. Mi pensas pri la monumenta laboro de Ludovikito. Ludovikito ne nur reaperigis leterojn de Zamenhof kaj fruajn dokumentojn kaj dokumentojn ankaŭ de la unua jardeko de Esperanto, en sia monumenta volumaro. Li ankaŭ tre rigore kaj alividpunkte komentariis. Mi precipe elstarigus lian ne sufiĉe atentigitan verkon Senlegenda Biografio de Zamenhof. En tiu volumo, kiu ne nur estas biografio de Zamenhof, sed komentarias la tutan esperantan scenejon, Ludovikito kreas novan epiteton por tiuj, kiuj ĉeestas Universalajn Kongresojn kaj tiutempe deklaras la intencon dum la tuta jaro esti plenkoraj esperantistoj, sed poste forgesas tiun premison. Ludovikito nomas tiajn homojn “unusemajnaj bonuloj”, kaj li opinias, ke Zamenhof tro naive kredis en iliaj vortoj.

 

    RHZ: Vi prelegis pri azia esperanta literaturo, por mi tio estas tre interesa temo, ĉar en pasintaj semestroj prelegantoj estis eŭropanoj kaj donis specialan atenton al eŭropaj aŭtoroj. Kial foje ŝajnas ekzisti kultura muro inter Azio kaj Eŭropo aŭ eble inter oriento kaj okcidento, en Esperanta Movado? Kio estas la kaŭzo de tiu fenomeno?

 

    PD: Mi pensas ke en kelkaj lokoj eŭropanoj volis aparte atenti al oriento. Unu el tiaj lokoj estas libroserio kiun UEA lanĉis, sub la titolo Serio Oriento-Okcidento. Sed mi memorigu kial tio okazis, por iomete kompreni la fenomenon: UEA ligiĝis al Unesko, en 1954, kaj aliĝis al iu Unesko-iniciato. Estis iniciato de Unesko organizi sisteman dialogon inter oriento kaj okcidento. Aperis sub la egido de Unesko eta broŝuro kiu havas la titolon Oriento kaj Okcidento: ĉu al reciproka kompreno? La esperantistoj tradukis tiun broŝuron al Esperanto kaj diskonigis ĝin. Ĝi aperis en la jaro 62, se mi bone memoras. La verkinto estis Fradier. Do ĉirkaŭ tiu tempo UEA decidis ke ĉi tiun libro-serion sub diversaj eldonejoj UEA aŭspicios kaj elektos specifajn titolojn, kiuj estus inkluzivataj en la serio Oriento-Okcidento. Vi scias, certe, ke en tiu serio aperas pluraj aziaj verkoj: aperas Tagore, el mia lando, Barato, aperas aŭtoroj ĉinaj kaj japanaj, granda listo de aŭtoroj. Iasence, la Esperanto-movado, kiam ĝi lanĉas tiun iniciaton, pensas: “vidu, la laboro estas jam farita. Ni havas serion oriento-okcidento”. Do ni aranĝis dialogon inter la du mondpartoj. La problemo pri tiu iniciato estas ke ne sufiĉas aperigi la librojn, homoj devas ankaŭ legi ilin. Mi vidis neniun pruvon ke eŭropaj esperantistoj legas verkojn ĉu el la serio Oriento-Okcidento, ĉu el orient-aziaj landoj, ĉu el sud-amerikaj landoj. Ĉar la kritikantoj en esperanta kulturo kaj la verkantoj de recenzoj kaj de kritikaj libroj pri beletristiko ne okupiĝas sisteme pri la esperanta literaturo de ĉiuj kontinentoj, neeviteble la ĉefaj elektoj estas eŭropaj. Pro tiuj faktoroj ne kreskas la klera publiko kiu kapablas legi verkojn de la tuta mondo kaj ekvilibre uzi ilin. Tio laŭ mi estas grava faktoro, ke ni ne havas sufiĉe internacie klerajn kritikantojn kaj recenzantojn. Tio estas simple mia persona opinio. Povas esti, ke tio ne estas la ĉefa faktoro. Povas ankaŭ esti merkataj faktoroj. Povas esti ke libroj de unu regiono ne estas facile aĉeteblaj en aliaj aŭ ne aperas en bibliotekoj. Povas esti ke ĉinaj libroj restas ĉefe en Ĉinujo, brazilaj ĉefe en Brazilo, ĉu vi komprenas? Mi ne vere scias... Eble unu el viaj legantoj povas tion klarigi. Espereble la legantoj sendos reagojn al vi, kaj vi scios pli bone.

 

    RHZ: Ĉi-jare vi fariĝis prezidanto de Akademio de Esperanto. Kion faras la Akademio?

 

    PD: Ni faras la samon kiel antaŭe, sed post kelkaj tagoj mi estos en Nederlando por subskribi dokumentojn, laboro jam faritaj de la notario, kiam ni kunsidis, kaj post kelkaj pluaj paŝoj relative baldaŭ Akademio de Esperanto estos jure registrita en Nederlando. Tio estas granda paŝo antaŭen, ĉar ekde tiu registriĝo la Akademio povos, ekzemple, akcepti subvenciojn kaj aliajn sistemajn donacojn.

 

    RHZ: Multa homoj diras, ke la Akademio de Esperanto devas respondeci pri normigo de la lingvo, sed inter esperantistoj mem multaj rifuzas akcepti normigon. Kiu estas la sinteno de la Akademio rilate al normigo de la lingvo?

 

    PD: Esperantistoj estas tre individuismaj personoj, kaj la Akademio ne povas esti institucio kiel lernejo kun instruistoj kaj instruistinoj, kiuj senĉese admonas infanojn kaj la infanoj ne obeas. Se ni metos nin en tiu sakstrato ni komplete perdos nian kredindecon. Ni preferas respondi al demandoj kiuj venas al ni, ni plenumas petojn, kiuj venas al ni, ktp. Tio estas nia laŭstatuta devo. La statuto ne diras ke la Akademio iru ĉien kaj intervenu kaj balau la korton. La statuto diras ke ni estu respondecaj, maturaj kaj dignaj. Ni laŭeble klopodas tion fari. Mi fariĝis nun prezidanto, sed mi estis vic-prezidanto jam de 2002 kaj membro jam de 1983. Do la stilo de la akademia laborado multe ŝanĝiĝis pro la reto, la reto signifas ke ni ĉiuj povas esti multege pli aktivaj ol antaŭe. Iugrade tiu nova fakto kreis problemon ĉar iuj akademianoj entuziasme sidas ĉe la komputilo kaj multe parolas. Sekve la diskutoj fariĝis multe pli longaj ol antaŭe, ĉiuj volas detale klarigi ĉiun etan aferon, kio ne ĉiam helpas, sed kiam estas la reto oni deziras maksimume uzi ĝin. Do iurilate ni fariĝis malpli rapidaj post la apero de la interreto.

 

    RHZ: Jes, ĉar diskutoj fariĝas pli longaj...

 

    PD: Ĝenerale diskutoj fariĝas pli longaj.

 

    RHZ: Kaj tio estas paradokso, ĉu?

 

    PD: Jes, jes. Sed vidu... Ankaŭ tiurilate ni ne povas esti admonemaj, ni ne povas haltigi la liberan paroladon inter la membroj. Do simple severaj limdatoj ne solvas la problemon.

 

    RHZ: Ĉu Akademio de Esperanto devas funkcii simile al tiuj akademioj de naciaj lingvoj, au ĉu ĝi havas specifajn trajtojn?

 

    PD: Ĝi havas specifajn trajtojn laŭ mi, ĉar la Akademio de Esperanto estas loko kie la plej klera parto de esperanta publiko esprimas sin kaj faras decidojn pri kion fari pri la lingvo, kaj tio ne vere paralelas al tio, kio okazas en etnaj lingvoj, ĉar etnaj lingvoj havas tute alian logikon, ligitan al institucioj kiel lernejoj, universitatoj, eldonejoj... kiuj alimaniere funkcias. Rilate al etne bazitaj komunumoj, la esperanta komunumo estas tute aparta, kaj ĝi bezonas tute apartan akademion. Cetere la Akademio havas statutan devon defendi la Fundamenton kaj oficiale eldoni la universalajn vortarojn. Do iusence la Akademio de Esperanto estas bazita sur interkonsento inter la komunumo kaj la kleruloj, kiuj fondis la Lingvan Komitaton, kiu poste fariĝis la Akademio de Esperanto post pli granda reorganizado. Do tiusence la Akademio de Esperanto havas propran historion institucian kaj ni devas kunvivi kun tio. Ni ne povas draste ŝanĝi tion.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments