El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio evoluigis sun-energian senpilotan aviadilon kun aliro al vifio

| 2017-01-24
Bookmark and Share
 

    Lastatempe okazis la 18-a jarkunveno de la Ĉina Asocio de Scienco kaj Teknologio, en kiu oni anoncis la rezulton de la Nacia Konkurso pri Novkreado kaj Entreprenado inter Scienc-teknikaj Laborantoj. La unua premio de la konkurso estis aljuĝita al Zhou Zhou, profesoro de la Nordokcidenta Politeknika Universitato, kaj lia teamo pro la evoluigo de sun-energia senpilota aviadilo kun aliro al vifio. Kiam ĝi estos praktike utiligata, ĝi povos anstataŭi baz-stacion sur la tero kaj servos kiel "kuriero en la ĉielo" La eblo aliri al vifio faciligos komunikadon en dezerto, kaj serĉadon kaj savadon en regiono trafita de katastrofo.

 

    Nuntempe ekster Ĉinio nur du kompanioj, Google kaj Facebook, ofertas servon de tiuspeca senpilota aviadilo por civila uzo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments