El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Nia maljuna bovo

| 2017-01-24
Bookmark and Share

 

    Multaj aferoj de mia hejmloko ĉiam restas en mia memoro, precipe nia maljuna bovo skeleta estas neforgesebla.

 

    Dum multaj jaroj ĝi laboradis senlace kaj senplende. Poste ĝi maljuniĝis kaj malfortiĝis. Mia patro vidis ĝian kreskadon de bovido al bovo kaj sciis ke ĝi laboris dum la tuta vivo. Li do ne plu donis al ĝi laboron, por ke ĝi feliĉe pasigu siajn lastajn jarojn.

 

 

    En nia vilaĝo ĝi estis la plej alta bovo, kun longaj kaj dikaj kornoj.

 

    Ĝi ofte kuŝis antaŭ grenejo. Mi kaj miaj kamaradoj ĉirkaŭis kaj karesis ĝin, kombis ĝiajn harojn, manĝigis al ĝi furaĝon. Ĉiufoje ĝi kun larĝe malfermitaj okuloj rigardis nin kun mildeco. Ĝia rigardo estis tiom trankvila, tiom milda, ŝajne ĝi havis multajn vortojn por diri al ni.

 

    Ĉiumatene, la bovo forskuis de si la pajlon tuj post leviĝo, eliris el la stalo kaj sin direktis al bordo de rivero por trinki. Ĝi iris tre malrapide kaj aspektis serena. Ĝia maldika ventro, ĝiaj belaj kornoj, ĝiaj puraj haroj kaj ĝia granda korpo skeleta formis ian solidan belecon propran al ĝi.

 

 

    Ĉe la rivero, ĝi trinkis iom da akvo, malrapide revenis al la stalo.

 

    Laŭ kutimo, ĝi eliris por trinki akvon kaj revenis antaŭ subiro de la suno. Ĝia mallonga promenado estis tiel akurata, ke oni rigardis ĝin kiel horloĝon.

 

    Kiam ĝi aŭdis la voĉon de juna paŝtisto, ĝi tuj eliris el la stalo. Starante sur herbejo ĝi rigardis la verdan paŝtejon. Momenton poste ĝi ĵetis siajn rigardojn foren al la tritika kampo, kie ĝi laboris dum sia juneco. Kun sopira mieno, ĝi rigardis la kampon, kvazaŭ maljunulo rememoranta la pasinton.

 

    Poste la bovo malsaniĝis. Ĝi malfortiĝis tagon post tago, forte tremadis, kaj ĝiaj haroj stariĝis. En ĝiaj senfortaj okuloj ni vidis suferon. Ni invitis veterinaron. Li ĝin diagnozis kun zorgemo kaj metis iom da nigra kuraca pulvoro apud ĝian nazon, por ke ĝi ensorbu la pulvoron.

 

 

    La bovo kuŝis kelkajn tagojn. Ĝi estis tiom malforta, ke ĝi eĉ ne havis forton por rigardi manĝaĵon kaj trinkaĵon. Poste ĝi povis manĝi, sed ne stabile stari.

 

    Iutage la bovo aspektis iom pli vigla. Ni estis ĝojaj. Ni faris girlandon kaj ĝin pendigis sur ĝian kolon. Ni karesis ĝin, kaj ĝiaj okuloj brilis.

 

    Ĝi stariĝis kaj malrapide eliris el la pordo. Ni sekvis ĝin.

 

    Atinginte la riveron, ĝi trinkis iom da akvo kaj tie restis senmova por momento. Anstataŭ reveni al sia stalo, ĝi iris al la kampo. Tie milda vento karesis maturiĝantan tritikon. Sennombraj papilioj flugis super la tritik-kampo. La bovo staris apud la kampo, kviete rigardis ĝin kiel konaton. Abrupte ĝi skuiĝis, ĝemis kaj falis. Ni ektimis, kriis, kuris hejmen por sciigi plenkreskulojn.

 

 

    Kiam ili venis, la bovo jam estis perdinta la konscion.

 

    La bovo, kiu multe laboris kaj ĉiam silentis, fine mortis. Ni enterigis ĝin apud la kampo, kie ĝi laboris kaj ripozis. Sur ĝia tombo floras belaj floroj en ĉiu printempo.

 

    Nun ĉiufoje, kiam mi revenas hejmen, mi ne forgesas viziti ĝian tombon.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments