Dashila, la ĉinstila komercocentro

| 2017-01-24
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Same kiel en aliaj metropoloj kiaj Londono, Nov-Jorko, Parizo kaj Tokio, ankaŭ en Pekino laŭvice laŭ stratoj staras aro da ĉielskrapantoj ŝultron ĉe ŝultro. Oni eĉ malfacile vidas la ĉielon en tia arbaro da domegoj. Sed se vi atingas Dashila'r, tie viaj okuloj povas ĝui eĉ ĝis tediĝo senfine viciĝantajn ĉinstilajn konstruaĵojn belaspektajn kaj tradiciajn kulturaĵojn.

 

Pekinaj ĉielskrapantoj
 

    La historio de Dashila'r kaj la ŝanĝiĝo de ĝia nomo

 

    "La 4-a strio de Langfang" estis la origina nomo de Dashila'r. En la komenco de Ming-dianstio, tiu ĉi loko estis nenio alia ol nekulturita kvartalo. Dum la regado de la imperiestro Yongle, oni faris tiun ĉi lokon oficiala komerca zono kaj varbis komercistojn por la facileco komerci ĉi tie, kaj laŭvice konstruiĝis 4 strioj de vojo. El la 4 strioj 3 specialiĝis pri iu specifa kampo: la 1-a strio pri lanternoj, la 2-a pri antikvaj jadaĵoj, la 3-a fariĝis strateto de jadaĵfarejoj sed en la 4-a simple amasiĝis diversaj vendejoj.

 

    Siatempe en Pekino estis efektivigata 'nokta elirmalpermeso' kaj komercistoj petis al iu kortega oficisto starigi barilon por protekti sin kontraŭ ŝtelistoj kaj aliaj danĝeroj. La imperiestro tiama Xiaozong de Ming-dinastio akceptis la proponon de komercistoj, kondiĉe ke ili mem pagu monon por barilo. Tiel konstruiĝis la barilo Dazhalan (大栅栏), kiu ĉirkaŭbaris ĉ. 1700 hutong-ojn, kaj soldatoj gardis ĝin. Jes, Dazhalan estis la rezulto de kunlaboro de kortega oficisto kaj komercistoj.

 

    Laŭ la orgina nomo Dashila'r estis Dazhalan. Do kial oni vokas ĝin Dashila'r nuntempe? Pri tio estas onidiro. En antikva tempo komercistoj apartenis al la plej malaltaj klasoj de la ĉina socio kaj preskaŭ ĉiuj komercistoj estis tute ne edukitaj. La meza vorto de Dazhalan havas du pornoncojn Zha kaj Shan kaj, se ĝi signifas ĉirkaŭhurdon, oni devas prononci ĝin Zha, sed multaj similformaj vortoj kiaj '珊', '删', '跚', '姗' estis same prononcataj kiel 'Shan'. Kaj pro tio komercistoj neinstruitaj pronocis la vorton Zhalan kiel Shanlan kaj tie aldoniĝis unika pekina prononco de 'er'iĝo (aldono de nesilaba 'r'-sufikso al substantivo aŭ iafoje al verbo kiel la lasta litero de vorto). Por 'er'iĝa prononco, oni kutime malforte prononcas la antaŭlastan literon. Tiamaniere la origina prononco 'Dazhalan' tra longtempa ŝanĝiĝado finfine fariĝis 'Dashila'r.

 

Antikva Dashila'r
 

    Ĉinstila mieno de Pekino en moderneco

 

    Dashila'r estis unu el la plej prosperaj komercocentroj de antikva Pekino. Ĝi jam fariĝis fama kaj granda komerca regiono en Ming-dinastio, ĉar ĝi lokiĝis tuj antaŭ la pekina kastelo, kie loĝis imperiestro, liaj familianoj kaj gravaj kaj altrangaj subuloj de la dinastio siatempaj. Kaj por tiaj altranguloj, kiuj loĝis en la kastelo, estis nature, ke formiĝu granda komercejo antaŭ la kastelo.

 

    Tie ni povas trovi multajn tre famajn vendejojn tradiciajn kiaj Tongrentang, la plej fama apoteko de ĉinaj tradiciaj medikamentoj, kiu estis fondita en 1669; Majuyuan por ĉapoj; Neiliansheng por ŝuoj el tolo; Ruifuxiang por silkaĵoj; Zhangyiyuan por teo ktp. Do iam oni diris, ke tiu kiu portas ĉapon de Majuyuan, ŝuojn de Ruifuxiang, kaj vestaĵon de Ruifuxiang, estas altrangulo kaj riĉulo.

 

Laboranto de Tongrentang faras medikamenton
 

    Krome oni povas trovi ne malmultajn ludejojn kiaj Guangdelou, Deyunshexiangsheng, Zhonghexiyuan ktp. Kaj tie oni povas ĝui diversajn kulturaĵojn de Ĉinio kiaj pekina opero, humura dialogo kun teo ktp. Krom kulturaĵoj ankaŭ povas gajigi niajn buŝojn salivigaj manĝaĵoj kiaj Donglaishun, pekina ŝafaĵ-plado kuirita en poto; Goubuli, aparta speco de baŭzio, t.e. vaporumita farĉita pastobulo, el la urbo Tianjin; Liubijiu, saniga kaj kuraciga manĝaĵo, kiu havas pli ol 500-jaran historion, ktp.

 

Spektantoj de Guangdelou
 

    Ĉirkaŭaĵo de Dashila'r

 

    Tre proksime de Dashila'r situas multaj gravaj domegoj kaj lokoj de la Ĉina Popola Respubliko kiaj Tian'anmen Palaco, la Imperiestra Palaco, la Popola Halo, la Monumento al la Popolaj Herooj, la Nacia Muzeo de Ĉinio ktp. Precipe tuj najbare de Dashila'r situas Liulichang, kiu estas la kultura centro de malnova Pekino, kaj estas nomata kiel unu el la plej gravaj protektendaj kvartaloj pri kulturo de Pekino. Ĝin venontfoje mi pli detale prezentos al vi.

 

    Proksime de Dashila'r situas Bada-Hutong. En la ĉina Ba signifas la numeralon ok, sed Bada-Hutong ne indikas 8 apartajn hutong-ojn sed unu teritorion ne malgrandan. Ĝi estas la pronomo de la vira amuzejo en antikva Pekino. Ĉar Dashila'r estis granda komercejo, multaj homoj pro tio ir-revenis tien kaj laŭ la feŭda kutimo nature fondiĝis bordeloj por solvi la problemon de seksvolupto de viroj. Sed tuj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko tiu ĉi Bada-Hutong ekhavis tute novan mienon kaj nun ordinaraj pekinanoj vivas tie.

 

    En Dashila'r kaj ĝia ĉirkaŭaĵo amase sin trovas malofte troveblaj trezoroj de malnova Ĉinio kaj Pekino. Ĉu vi ne volas gustumi ĝin?

 

Nuntempa Dashila'r
 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments