El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guilong lastfoje deĵoras por pasaĝertransporto dum la Printempa Festo

| 2017-01-23
Bookmark and Share
 

    La labradora hundo Guilong laboras por serĉado de eksplodaĵoj en la sekcio de publika sekureco de Guiyang-a Fervojo. Ĝi naskiĝis en marto 2007. Post duonjara trejniĝo en Harbino, ĝi ekservis en aŭgusto 2007 kaj nun ankoraŭ laboras. Ĝi partoprenis en kelkaj gravaj eventoj, inkluzive de la Pekinaj Olimpikoj, celebrado de la 70a datreveno de la Venko de la Ĉina Popola Rezist-Milito Kontraŭ la Japana Agresado, kaj Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou. Ĉi-jare Guilong estas preskaŭ dek-jara kaj lastfoje deĵoras por la sekureco de pasaĝertransporto dum la Printempa Festo. Kompare kun homo, ĝi estas pli ol 70-jara. (Foto de Xu Xuan)

 

 

    Patrolado de membroj de la speciala polico kun hundo povas timigi krimulojn kaj certigi la sekurecon de pasaĝeroj. (Foto de Xu Xuan)

 

 

    Ĝia tasko estas flari danĝerajn objektojn el la pasaĝeraj pakaĵoj por havigi al la vojaĝantoj sekuran medion. (Foto de Xu Xuan)

 

 

    Ĝi ĉiam kaptas atenton de vojaĝantoj, precipe infanoj. (Foto de Xu Xuan)

 

 

    Guilong obeeme staras apud sia mastro dum vojaĝanto petas helpon. (Foto de Xu Xuan)

 

 

    Guilong traserĉas ĉiujn angulojn de la stacidomo sub la gvidado de sia trejnisto dum la deĵoro. (Foto de Xu Xuan)

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments