El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nombro de novnaskitoj kreskis je 1,31 milionoj en 2016

| 2017-01-23
Bookmark and Share
 

    Pasintjare la nombro de novnaskitoj kreskis je 1,31 milionoj. Dum la gazetara konferenco de la Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Ĉinio en la 22a de januaro, oni diskonigis rezultojn de la efektivigo de la du-infana politiko en la pasinta jaro. Laŭ la donitaĵoj de la komisiono, la nombro de novnaskitoj en la tuta lando kalkuliĝis al 18,46 milionoj en 2016, la plej granda jara nombro ekde 2000. Interalie la nombro de la duaj infanoj okupis pli ol 45% de la tuto, preskaŭ la sama al tiu en 2015.

 

    Shandong okupis la unuan lokon laŭ la nombro de la duaj infanoj

 

    Ekde la starto de la du-infana politiko, la registaro de Shandong-provinco ricevis 223 mil petojn pri nasko de la dua infano dum kvin monatoj, okupante kvaronon de la tuta lando. Pro tio ĝi estis nomata la plej kuraĝa provinco. Post la ampleksa ekefektivigo de la du-infana politiko, la naskovolo akumulita dum multaj jaroj estis ekflamigita, tial la kvanto de novnaskitoj draste kreskis. Yang Xinsheng, membro el la kompartia komitato de la Komisiono pri Sano kaj Familia Planado de Shandong kaj konstanta vicprezidanto de la Asocio de Familia Planado de Shandong, diris ke en la dua trimestro de 2016 la naskokvanto kreskis je 10,1%, en la tria -- je 24,7%, kaj en oktobro -- je 31,8%, kompare kun tiu de la responda periodo de la antaŭa jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments