El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlanda amaskomunikilo: Ĉinio impulsas disvolvadon de la monda ekonomio

| 2017-01-20
Bookmark and Share
La simbolo de la Monda Ekonomia Forumo en Davos (fotita de Xu Jinquan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua, la 16-an de januaro)
 

    Hispana amaskomunikilo raportis, ke la 17-an de januaro estroj de ĉinaj grandaj entreprenoj konfirmis en la Monda Ekonomia Forumo, ke ĉinaj entreprenoj pri financo, krudaj materialoj, fabrikado kaj aliaj, esperis, ke Ĉinio fariĝos la plej granda invest-lando en la mondo.

 

    La hispana novaĵ-agentejo EFE raportis en la 17-a de januaro, ke en rondtablaj kunvenoj kaj debatoj dum Davos-Forumo, oni diskutis ĉefe pri la rolo de Ĉinio nuntempe kaj estonte.

 

    La raporto informis, ke kiel diris Arif Naqvi, fondinto de la Grupo Abraaj, ke nun oni ne devas konsideri Ĉinion, la dua plej granda ekonomia ento en la mondo, kiel leviĝontan merkaton. Ĉar ĝi jam estas leviĝanta merkato.

 

    Alicia Barcena, plenuma sekretario de la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio, havas la saman opinion. Ŝi diris, ke la investo-sumo de Ĉinio en Latin-Ameriko kaj Karibia-regiono estas tre granda, tamen ĝis nun la investado estas koncentrita nur en la kampoj pri krudaj kaj duonpretaj materialoj. Oni devas plilarĝigi invest-kampojn.

 

    La raporto diris, ke ĉinaj investantoj devas diversigi intereson, kaj la duflankaj interrilatoj devas esti starigitaj sur la bazo ne nur de komercado kaj investado, sed ankaŭ de fido. 

 

    Barcena diris, ke la Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio klopodas por starigi stabilajn duflankajn rilatojn kun Ĉinio, en la bazo de plua egaleco.

 

    La raporto diris, ke Barcena esperis peni kreadon de laborpostenoj kiel la ĉefa tasko, ĉar Ĉinio promesis, ke ĝi klopodos por krei dek milionojn da laborpostenoj por Latin-Ameriko. Tiu ĉi nombro estas neimageble granda.

 

    La raporto diris, ke Ĉinio ludas nun du gravajn rolojn, tiu ne nur kiel gvidanto por leviĝantaj landoj, sed ankaŭ kiel motoro de disvolvado de la monda ekonomio dum kiam ĝi fariĝas la plej granda lando de investado al eksterlando. Similajn opiniojn esprimis ankaŭ multaj parolantoj en la forumo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments