El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laŭ UN, la monda ekonomio kreskos je 2.7% en la kuranta jaro, dum la ĉina je 6.5% en la venontaj du jaroj

| 2017-01-20
Bookmark and Share
 

    Laŭ la raporto Monda Ekonomia Situacio kaj Perspektivoj, la tutmonda ekonomio kreskos je 2.7% en 2017, dum la ĉina je 6.5% en la venontaj du jaroj.

 

    Lenni Montiel, Helpa Ĝenerala Sekretario por Ekonomia Disvolviĝo de UN rimarkigis, ke en 2016 la tutmonda ekonomio kreskis je nur 2.2%, la plej malmulte ekde 2009. Laŭ la raporto, delonge malforta investado estas la ĉefa kialo de malrapidiĝo de la tutmonda ekonomia kresko. Samtempe, evidente malrapidiĝis la kresko de labor-produktivecoj de plejmulto de la evoluintaj, multaj grandaj evoluantaj kaj ankaŭ transformiĝantaj ekonomiaj entoj, kaj ankaŭ tio kontribuis por malrapidigi tutmondan ekonomian kreskon.

 

    Estas antaŭdirite en la raporto, ke en 2017 kaj 2018 la tutmonda ekonomia kresko estos respektive je 2,7% kaj je 2,9%. Tiu malrapida reakceliĝo iugrade reflektos ekonomian stabilecon, sed ne signifos fortan kaj longdaŭran retrovon de tutmonda ekonomia kresko.

 

    En 2016 la ĉina ekonomio montris konstantan kreskon, kiu faciligis ĉiuflankajn zorgojn pri ĝia malrapidiga kresko en mallonga limtempo. La ĉina ekonomio kreskos ĉiujare je 6.5% en 2017 kaj 2018, antaŭen puŝate de kreskantaj enlandaj bezonoj kaj fiskaj reformoj.

 

    Responde al la demandoj pri komercaj politikoj de Donald Trump, Lenni Montiel emfazis, ke Unuiĝintaj Nacioj sendube apogas tutmondiĝon. Li laŭdis la paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en Davos en la 17-a de januaro kaj rimarkigis, ke la parolado estis forta signalo, ke ni ne povas reveni al protektismaj komercaj politikoj, sed male, devas fari ĉiujn profiti de la tutmondiĝo kaj tutmonda komerco.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments