El Popola Ĉinio>头条新闻>

Michael Spence: "La Zono kaj Vojo" profitigas Azion

| 2017-01-19
Bookmark and Share
 

    "La ĉina iniciato 'La Zono kaj Vojo' kaj fondiĝo de la Azia Infruastruktura Invest-Banko helpas la kreskon de la monda ekonomio", diris Michael Spence, konata usona ekonomikisto kaj Nobel-premiito pri ekonomiko, dum intervjuo kun la ĉina ĵurnalo Popola Tagĵurnalo.

 

    Ĉina ekonomio iras en ĝusta direkto

 

    Li diris, ke la ideo de Ĉinio pri noviga, kunordiga, verda, malferma kaj komuna disvolvado estas ĝusta direkto por ŝanĝi la modelon de ekonomia kresko, kaj progresoj estis akiritaj en multaj kampoj. Por amplekse atingi la celojn, la ĉina registaro devas mildigi la reglamentadon. Kompreneble Ĉinio povas kaj devas plifortigi la administradon en la kampoj de financo, nutraĵa sendanĝereco kaj medicino. Ĉinio akiris progresojn ankaŭ en verda ekonomio, tamen en la kampo de mediprotektado restas longa vojo por atingi akcepteblan nivelon por la publiko.

 

    Maltrankvilo pri monda ekonomio

 

    Spence esprimis maltrankvilon pri la disvolvado de la monda ekonomio. Li diris, ke laŭ antaŭvideblaj politikaj ŝanĝiĝoj kaj optimisma prognozo kaj fido el diversaj rondoj, la nominala kresko de la usona ekonomio ŝajnas akcelita. La usona ekonomio eble povas venki malfacilojn kaj privata investado kreskas, kio helpos ŝanĝi la tendencon de malalta produktiveco. La situacio de Eŭropo estas pli bona ol antaŭe, tamen ĝi devas klopodi plu por trakti ekonomian kreskon kaj inflacion. La eŭropa ekonomio alfrontas la riskon de recesio kaj obstaklojn alportitajn de la leviĝo de narodnikismo kaj naciismo al disvolvado de ekonomio, financoj kaj politiko. Li opiniis, ke la ĉina ekonomio bone disvolviĝas kaj subtenas la kreskon je pli ol 6%. La ekonomio de Barato eble daŭrigos la tendencon de forta kresko, kaj ekonomio en la plejparto de evoluantaj landoj pliboniĝos.

 

    Pri usona-ĉinaj rilatoj, Spence diris, ke la elektita usona prezidento Trump ankoraŭ ne enoficiĝis, kaj estas malfacile prognozi la tendencon de usona-ĉinaj rilatoj. La ĉefaj oficialuloj kaj konsilistoj de la registaro de Trump havas malsamajn opiniojn pri komerco, medio kaj ekstera politiko. Eble usona-ĉinaj rilatoj malboniĝos, tamen oni ĝenerale esperas, ke la duflankaj rilatoj estos bazitaj sur realo kaj reciproka profito.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments