El Popola Ĉinio>头条新闻>

Luksa ĝardeno por ĉinaj grandaj pandoj en Nederlando

| 2017-01-19
Bookmark and Share
 

    Lastatempe, en la bestoĝardeno Ouwehands Dierenpark en Rhenen, urbeto en la nederlanda provinco Utrecht, estas finkonstruota luksa ĝardeno por alvenontaj ĉinaj grandaj pandoj, kiu estis nomita "Pandasia". La ĉefkonstruaĵo de la ĝardeno havas la saman stilon de tradicia ĉina palaco. Nuntempe komenciĝas la lasta fazo de ĝia konstruado.

 

 
 

    Post penado de 15 jaroj, Nederlando fine akiris ĉinajn grandajn pandojn. La ĉi-fojaj du grandaj pandoj estos prunteprenitaj de Ĉinio por esplora kunlaboro laŭ ĝia promeso tiam, kiam Willem-Alexander, la reĝo de Nederlando vizitis Ĉinion en 2015. La bestoĝardeno konstruas specifan pandan ĝardenon kun totala areo de 9 000 kvadrataj metroj, en kiu estas areo de 3 400 kvadrataj metroj por ĉiutaga vivo de tiuj grandaj pandoj. La panda ĝardeno, kiu aspektas kiel ĉina templo, estas en ĉina stilo kaj plena de ĉinaj elementoj. En ĝia enirejo estas ĉin-stila arkaĵo. En la panda ĝardeno estas ne nur spaco por ĉiutaga vivo de grandaj pandoj, malvarma stokejo por manĝaĵoj, akuŝa ĉambro kaj kliniko, sed ankaŭ restoracio kaj memoraĵ-vendejo.

 

 

    Laŭ raporto de nederlandaj amaskomunikiloj, la bestoĝardeno investis ĉirkaŭ 7 milionojn da eŭroj por la panda ĝardeno.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments