El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas atentinda en ĉi-jara Monda Ekonomia Forumo?

| 2017-01-18
Bookmark and Share

    Davos estas sudorienta urbeto en Svislando. Tie inaŭguriĝis la jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo en la 17-a de januaro kun la ĉeftemo "Reagema kaj respondeca gvidado". En la forumo, kio estas atentinda?

 

 

    Senprecedenca nombro de gravaj invititoj

 

    Kunvenas pli ol 3 mil reprezentantoj de la kampoj politika, komerca, akademia kaj amaskomunikila el cento da landoj kaj regionoj. La nombro kaj la diverseca respondeco de la invititoj kreis novan rekordon. Ankaŭ la ĉina delegacio estas la plej granda ekde 1979, kiam Ĉinio unuafoje ĉeestis en tiu forumo, kaj inkludas konatajn personojn de akademiaj, komercaj kaj kulturaj rondoj en Ĉinio.

 

    Kiel prosperigi la mondan ekonomion

 

    En la foruma periodo (de la 17-a ĝis la 20-a), okazos pli ol 400 diskutoj. Kiel ventomontrilo de la monda ekonomio, la forumo prenas "prosperigi mondan ekonomion" kiel unu el la ĉefaj temoj. Oni esperas, ke la gvidantoj politikaj kaj komercaj povos kune trovi la vojon por prosperigi la mondan ekonomion kaj montri la direkton por trakti la malrapidan ekonomian kreskon kaj altan maldungitecon. La forumo ankaŭ okazigos diskutojn pri la kvara industria revolucio, transformado en manieroj de ekonomia disvolviĝo, altigo de la adaptiĝa povo de laborantoj, kaj pri kiel pritrakti konfliktojn inter teknika progreso kaj kultura postulo.

 

 

    Ĉinio influas la mondon

 

    Ĉinio estas la dua plej granda ekonomia ento kaj la plej granda negoca lando, sekve ĝia ekonomio kaptas grandan atenton de la mondo. En 2016, la landa ekonomio glate funkciis; en 2017, la internacia komunumo sindemandas, ĉu la ĉina ekonomio povos daŭre esti la "balasto" de la monda ekonomio?

 

    Por la unua fojo ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en tiu ĉi forumo. En Davos, ĉinaj ŝtatgvidantoj, ŝtatoficistoj kaj komercistoj diskonigos la situacion kaj perspektivon de la ĉina ekonomio. Tio funkcios kiel plej taŭga fenestro por la mondo kompreni la situacion de ĉina ekonomio kaj decidemon de la ĉina registaro plenamplekse profundigi la reformadon kaj pordomalfermon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments