El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina iniciato protektas sovaĝajn bestojn en Tanzanio

| 2017-01-17
Bookmark and Share
 

    La 14-an de januaro, en Daresalamo, ĉefurbo de Tanzanio, okazis promenado organizita de la Ĉina Ambasadejo en Tanzanio por postuli protekton de elefantoj, kaj celas veki publikan konscion pri la protekto de elefantoj kaj atenton pri la vivkondiĉoj de afrikaj sovaĝaj bestoj.

 

 

    Tiufrumatene, ĉirkaŭ 600 personoj kolektiĝis ĉe marborda aŭtovojo en Daresalamo, inkluzive de transmaraj ĉinoj en Tanzanio, diplomatoj el ĉiuj landoj en Tanzanio kaj membroj de bestoprotekta organizo. Dum la kvinkilometra promenado, partoprenantoj tenis afiŝojn, sur kiuj legiĝas "neniu vendo, neniu mortigo". Iuj adoleskantoj kriis sloganojn kiel "Protekti elefantojn estas protekti nin men" kaj konstante atentigis preterpasantojn por sekvi la protekton de sovaĝaj bestoj.

 

    En seminario okazigita ĉe la fino de la promenado, Benjamin William Mkapa, eksprezidento de Tanzanio, rimarkigis, ke li esperas, ke aliaj landoj sekvos Ĉinion kaj malpermesos importadon de eburo, por tiel helpi Tanzanion kaj aliajn afrikajn landojn en protektado de elefantoj kaj en batalo kontraŭ kontraŭleĝa ĉasado.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments