El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu vi scias, ke la ĉina Printempa Festo estas la plej grandioza aktivado de la homaro?

| 2017-01-17
Bookmark and Share

    Usonaj amaskomunikiloj diras, ke la Printempa Festo de ĉinoj estas la plej grandioza aktivado de la homaro. Lastatempe CNN publikigis raporton en sia retejo, ke dum la feriado de la Printempa Festo de Ĉinio, ĉinoj eble forkonsumos pli ol cent miliardojn da usonaj dolaroj por manĝado kaj aĉetado (tio duobligos la sumon de la konsumo de usonanoj dum Dankotago), nun ili ankaŭ interrete aĉetas trajnobiletojn laŭ la rapideco de pli ol mil pagoj posekunde. Sed, nur tiam, kiam la nekalkulebla homamaso urĝas hejmen por pasigi la feriojn dum la speciala periodo por festa trafiko, evidente prezentiĝas la elstara povo de Ĉinio trakti tiom grandegajn homfluojn.

 

Fervoja stacio Hongqiao de Ŝanhajo en la unua tago de la transpotada periodo, fotita de Reuters.
 

    En la pasintjara transportado por la Printempa Festo, la averaĝa distanco de ĉinaj vojaĝantoj estis 410 kilometroj, ŝajnas ne longa, ĉu ne? Tamen la totala distanco atingis 1,2 miliardojn da kilometroj -- okoblo de la longeco inter la terglobo kaj la suno, kvazaŭ oni irus al Saturno kaj ferius tie.

 

Ekzistas Chunyun kaj Ĉunjun, anglalingva kaj Esperanta paĝoj de Wikipedio, kiuj klarigas la ĉinan vorton pri la grandioza kaj aparta fenomeno de homa transportado.
 

    Cetere, la grandiozeco pliiĝas, Ĉinio diris, ke en 2017 la multiĝo de vojaĝantoj atingos 2.2%. La biletvendaj haloj de la ŝoseaj kaj fervojaj stacidomoj povas mallongigi la atendan vicon per mirinda rapideco, sed, tia porfesta transportado ne nur reprezentas tian loĝistikan mirindaĵon, sed ankaŭ montras la ŝanĝiĝon de moderna Ĉinio. Multaj homoj de la novaperinta mezklaso elektas stiradi sian propran limuzinon por ferii, dume la ŝtopado de grandrapidaj ŝoseoj jam fariĝis "vidindaĵo" de ferioj. Ankaŭ multaj homoj decidas tute sin kaŝi ekster la afero: ili vojaĝas eksterlanden dum la festo. Tiu feriado estas pli kaj pli ŝatata de ĉinoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments