El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉefaj amaskomunikiloj de Germanio vizitis la provincon Guangdong de Ĉinio

| 2017-01-16
Bookmark and Share
 

    De la 13-a ĝis la 15-a de januaro 2017, la urbojn Kantono kaj Foshan de la provinco Guangdong en suda Ĉinio vizitis ĉefaj amaskomunikiloj de Germanio dum la aktivado "la 6-a dialogo inter ĉinaj kaj germanaj amaskomunikiloj". Ili faris intervjuon kaj interŝanĝon pri ekonomia transformo, novigo kaj disvolvo de la provinco, pri kunlaboroj inter entreprenoj kaj amaskomunikiloj de la du landoj.

 

 

    En la 3-taga aktivado partoprenis entute 14 personoj, inkl. de germanaj delegitoj en Ĉinio, raportistoj, redaktoroj kaj profesoroj pri ĵurnalismo, el 13 germanaj organizoj kiaj Germana Asocio de Ĵurnalistoj, germana televidokanalo Das Erste, la ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj Süddeutsche Zeitung, Germana Lernejo de Ĵurnalismo k.a. Intertempe, ili vizitis la ĉefsidejon de Wechat de la kompanio Tencent kaj aliajn entreprenojn, faris interŝanĝojn kun Nanfang-a Komunikilo-Grupo kaj aliaj amaskomunikiloj, kaj ankaŭ kun studentoj kaj profesoroj de lernejo de ĵurnalismo kaj komunikadoj de Jinan-Universitato.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments