El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita en Ĝenevo la bild-ekspozicio "Belaj Ĉinio kaj Svislando"

| 2017-01-12
Bookmark and Share
 

    La 10-an de januaro malfermiĝis la bild-ekspozicio "Belaj Ĉinio kaj Svislando" en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo, Svislando. Pli ol 300 gastoj el Ĉinio kaj aliaj landoj ĉeestis la malfermon. Pli ol 100 selektitaj belaj bildoj prezentataj en la ekspozicio montras belajn naturajn pejzaĝojn kaj kulturajn kutimojn de la du landoj, kaj fruktojn de la dulandaj interrilatoj, rakontas amikajn disvolviĝojn de kaj amikecajn rakontojn pri ambaŭ landoj.

 

 

    Laŭinforme, Svislando estis unu el la unuaj landoj eŭropaj, kiu oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun nova Ĉinio en 1950. Dum la pasintaj pli ol 60 jaroj, Ĉinio kaj Svislando reciproke sin respektis, traktis unu la alian kun egaleco, reciproke kunlaboris kaj daŭre atingis novajn atingojn. Post kelkaj tagoj la ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Svislandon, kie nun okazas la ekspozicio, kiu havas gravan signifon por pliintensigi la duflankajn rilatojn kaj profundigi amikecon kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj Svislando.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments