El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Rondo Familia en Luminesk, Germanio

| 2017-01-11
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Dieter Rooke kaj Liu Jun

 


Lumineskanoj 2016
 

    De la 28a de decembro 2016 ĝis la 4a de januaro 2017 okazis en junulargastejo de la urbo Kleve, Germanio, Esperanto-agado, nome Rondo Familia en Luminesk. Al la renkontiĝo venis ĉ. 50 samideanoj el Germanio, Nederlando, Svislando, Francio, Pollando, Belgio, Kubo ktp. Jen versence festivalo internacia.

 

    Intertempe, la partoprenantojn interesis prelegoj pri diversaj temoj. S-ro Alfred Schubert, prezidanto de TEĴA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio), lumbilde prelegis pri la kongreso en Nitra kaj pri vizito de E-muzeo en Switavy, urbo de Ĉeĥio. S-ro Petro Kühnel prezentis la projekton de E-domo en Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo, kaj kolektis monon por subteni la landan E-movadon. S-ro Brandenburg, eksa multjara ambasadoro en Moskvo, prelegis pri politikaj rilatoj inter Rusio kaj Germanio. Li montris lumbildojn pri la pejzaĝoj de la ĉefurbo Lisbono faritajn en libertempaj ekskursoj dum sia lasta oficperiodo kiel ambasadoro en Portugalio. Lia edzino regalis la aŭskultantojn per frandaĵoj portugalaj kaj fama dolĉa Portvino. S-ro Dieter Rooke refoje organizis komunan parkeran kantadon de la Esperanto-himno La Espero. S-ino Liu Jun kondukis Lumineskanojn al sia patrolando Ĉinio per videofilmoj pri la Printempa Festo, Silka Vojo, verkisto Lusin kaj aliaj temoj pri la lando, kaj intertempe lumbildoj pri tradiciaj vestoj, antikvaj kaj modernaj konstruaĵoj kompletigis la prezentadon.

 


Dancistoj de polonezo
 

    Ĉiuj vesperoj de la tuta semajno estis plenaj de allogaj programeroj. Gufujo komenciĝis post la 22-a horo. Ĝin sukcese gvidis ges-roj Kleemann. Geamikoj ĝue trinkis teon, aŭskultante poemon, fabelrakonton, kvizon kaj E-ŝercojn.

 

    Al la renkontiĝo venis E-kantisto Johnny M. Li portis mojosan etoson al ni ĉiuj. Dum internacia vespero la tri voĉa kanto Donu al ni pacon plenumita de Luminesko-ĥoro kortuŝis la ĉeestantaron. Juna studento el Kubo dancigis nin ĉiujn per ritmaj dancopaŝoj propraj al la suda Ameriko kaj aparte al Kubo. Kaj samtempe ni ekzercis la polonezon por silvestra balo.

 

    La novjara sonorilo sonis, dume la lumineska ĥoro verve ekkantis: Vino venkas (teksto de Mark Fettes, prezidanto de UEA) kun abunda ĉampanjo, multaj interkisadoj, toste ni bondeziris unu la alian!

 


Esperanto-flago flirtanta antaŭ antikva katedralo
 

    Du ekskursoj impresis nin.

 

    Per malrapida traktoro-kaleŝo ni vizitis ekologian farm-bienon. La farmestro klarigis sian biologian entreprenon. Li bredas bovinojn, produktas furaĝon, vendas lakton, fromaĝon, viandon kaj legomojn sen artefaritaj kemiaĵoj. Poste ni trarigardis etan vilaĝon ĉe bordo de la rivero Rejno. La vilaĝestro rakontis ĝian historion de 800 jaroj kaj la konstruon de grandaj digoj. Apud la rivero ni admiris la krepuskan sunsubiron.

 

    La dua ekskurso kondukis nin al la urbo Nijmvegen proksime de Nederlando. Romianoj fondis ĝin antaŭ 2 mil jaroj. Ni provis deĉifri la latin-lingvajn sloganojn sur muroj de fortreso. Afabla loka esperantisto, s-ro Pit ĉiĉeronis nin tra la rekonstruita urbocentro, komplete detruita dum la Dua Mondmilito. Kia ĉarma antikva bela urbo!

 

    Kun ĝojo kaj sen fino ni himnos pri la sekva LUMINESK en la urbo Monastero de Germanio.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments