El Popola Ĉinio>头条新闻>

BeiDou, tutmonde uzebla ekde 2020

| 2017-01-11
Bookmark and Share
 

    La 10an de januaro raportisto informiĝis el la dua kunveno pri civila uzo de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou, ke la sistemo estas aplikebla en ĉiuj kampoj de nacia ekonomio kaj defendo pro trarompo en kerna tekniko. Antaŭvideble ĝi estos aplikebla por ĉiuj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" ekde 2018 kaj por la tuta mondo ekde 2020.

 

    Fu Yong, direktoro de Ĉina Administracio de Tutmonda Navigad-Satelita Sistemo kaj Apliko, diris ke ekde komenco BeiDou-sistemo stabile funkcias, kaj la nombro de ĝiaj uzantoj kalkuliĝis al dek milionoj.

 

    Donitaĵoj montris, ke la sistemo povas plene kontentigi la dezajnitajn postulojn, precipe pri precizaj lokalizo, altempigo kaj aliaj ŝlosilaj normoj. Ĝi liveris servon de lokalizo por 1,2 miliardoj da fojoj, servon de mallong-mesaĝoj por 6,1 miliardoj da fojoj, kaj servon de du-direkta altempigo por pli ol 90 milionoj da fojoj. Grandiĝis la kvanto de jaraj uzantoj kaj servoj en 2016, interalie la nombro de jaraj registritaj uzantoj superis 70 mil, servo de lokalizo -- 250 milionoj da fojoj, mallongaj mesaĝoj -- 3,08 miliardoj da fojoj, du-direkta altempigo -- 8,33 milionoj da fojoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments