El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhao Zhongxian kaj Tu Youyou ricevis la Plej Altan Sciencan kaj Teknologian Premion en 2016

| 2017-01-10
Bookmark and Share
Ĉina prezidanto Xi Jinping donas la premion al akademiano Zhao Zhongxian kaj esploristo Tu Youyou (Foto de Li Xueren, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)
 

    Matene de la 9-a de januaro 2017 okazis en la Granda Popola Halo la premidona ceremonio por naciaj premioj pri scienco kaj teknologio en 2016. La naciaj premioj pri scienco kaj teknologio estis donitaj al 2 individuoj, 279 projektoj, 5 fremdaj fakuloj kaj al unu internacia organizo. La du premiitoj estas Zhao Zhongxian, akademiano de Instituto de Fiziko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj, kaj Tu Youyou, esploristo de la Ĉina Akademio de Tradicia Ĉina medicino.

 

    Tu Youyou malkovris kaj sintezis substancon el verda artemizio kiu provizas per nova maniero por kuraci malarion. La plej granda kontribuo de Zhao Zhongxian estis malkovro de alt-temperatura superkonduktanto en la temperatura regiono de likva nitrogeno kaj la publikigo de ĝia elementa komponado: Ba-La-Cu-O.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments