El Popola Ĉinio>头条新闻>

Piedsignoj de dinosaŭroj el Ĵurasio estis trovitaj en Guizhou, Ĉinio

| 2017-01-10
Bookmark and Share
 

    Fine de 2016, laborantoj de la buroo de kulturaj relikvoj en Bijie, urbo de la provinco Guizhou, Ĉinio, trovis fosaĵojn sur klifo, kiuj aspektas kiel piedsignoj. Post esplorado, oni certigis ke ili estis spuroj de 4 dinosaŭroj el Ĵurasio.

 

    Laŭ fakuloj, la plej granda dinosaŭro el la kvar estis alta je ĉirkaŭ 6 metroj. La areo estis lago en tiu tempo, kien la dinosaŭroj verŝajne iris por trinki akvon kaj sekve lasis spurojn. Post geologiaj ŝanĝoj dum 100 milionoj da jaroj, tiuj piedsignoj iĝis fosilioj sur klifo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments