El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio komencos komercan utiligon de la kvina-generacia informadika teknologio en 2020

| 2017-01-09
Bookmark and Share
 

    Lastatempe okazis en Pekino la gazetara konferenco pri "nov-generacia reto de movebla komunikado per larĝbenda teknologio", unu el la ŝlosilaj scienc-teknikaj projektoj de Ĉinio. Wen Ku, direktoro pri disvolvo de informadika komunikado de la Ministerio pri Industrio kaj Informadika Teknologio de Ĉinio, diris ke iom pli poste estos formota la tutmonda normo de la kvina-generacia informadika teknologio. Li diris ankaŭ, ke la esplorado pri blatoj, terminaloj kaj sistemaj ekipaĵoj baldaŭ kompletiĝos kaj tiel metos la fundamenton de la ekfunkcio de la kvina-generacia informa teknologio en 2020.

 

    Nun Ĉinio jam finkonstruis la plej grandskalan kvara-generacian interreton en la mondo, kaj la lando la unua proponis la ideon kaj la teknologian manieron de kvina-generacia informadika teknologio. Ĝi publikigis ankaŭ la blankan libron pri la konstruado de kvina-generacia sendrata kaj reta teknologio, kaj lanĉis rilatajn teknikajn esplorojn.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments