El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aviadilo alteriĝis sur glacikupolo de Antarkto

| 2017-01-09
Bookmark and Share
 

    Estis historia alteriĝo. Je la 14a horo kaj 35 minutoj de la 8a de januaro laŭ la loka tempo, Xueying-601, la unua fiks-ala polus-aviadilo de Ĉinio, alteriĝis en la aerodromo de Kunlun-stacio je pli ol 4 000 metroj super la marnivelo sur glacikupolo A, pinto de la kontinenta glacikrusto en Antarkto. Je la 19a horo kaj 50 minutoj ĝi flugis el Kunlun-stacio kaj revenis. Tio estas la unua alteriĝo de tiuspeca aviadilo en Antarkto kaj havas mejloŝtonan signifon en la internacia historio de aviado en Antarkto.

 

    La aviadilo ekflugis de la aerodromo apud Zhongshan-stacio je la 9a horo kaj 50 minutoj. Post 1 316-kilometra flugado dum kvar horoj kaj 45 minutoj, ĝi atingis Kunlun-stacion. La altitudo kreskis de 250 metroj ĝis 4 093 metroj.

 

    En la 9a de januaro 2016 ĝi transflugis la plej altan regionon de glacikupolo en Antarkto. Sun Bo, estro de la 33a ĉina ekspedicio al Antarkto, diris ke de la flugo trans Kunlun-stacio ĝis la alteriĝo sur ĝi, la aviadilo plenumis aplikan eksperimenton en malbona medio en Antarkto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments