El Popola Ĉinio>头条新闻>

La koncerto "Feliĉan Ĉinan Novjaron" okazis en Kievo, Ukrainio

| 2017-01-09
Bookmark and Share
 
 

    Vespere de la 6-a de januaro laŭ la loka tempo okazis en Nacia Filharmonio de Ukrainio en Kievo, ĉefurbo de Ukrainio, koncerto "Feliĉan Ĉinan Novjaron" por festi la 25-an datrevenon de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ukrainio.

 

    Tio estas la preludo de serio da kulturaj aranĝoj kun la temo "Feliĉan Ĉinan Novjaron".

 

    Tiuverspere, artistoj el Ĉinio kaj Ukrainio kune prezentis en la koncerto, kaj ĝin ĉeestis Vyacheslav Kyrylenko, vic-ĉefministro de Ukrainio, Du Wei, ĉina ambasadoro en Ukrainio, aliaj registaraj oficistoj el la du landoj, ĉiukampaj personoj el Ukrainio kaj transmaraj ĉinoj.

 

    La ĉi-fojaj kulturaj aranĝoj komencita en la 6-a de januaro kaj finota en la 11-a de februaro, okazas en Kievo kaj Lvivo, urbo en okcidenta Ukrainio. Krom la koncerto, la serio da kulturaj aranĝoj inkluzivas ankaŭ konkurson pri ĉina kulturo, prezentadon de ĉinaj dokumentaj kaj fikciaj filmoj, ekspozicion pri nuntempa Ĉinio, grandan spektaklon de lumigado, Templan Foiron ktp.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments