El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elĉerpita Kalendaro de Malpermesita Urbo

| 2017-01-09
Bookmark and Share
 

    En la retbutiko Taobao troviĝas diversaj kalendaraj libroj, ekzemple Kalendaro de Ruĝdoma Sonĝo, Kalendaro de 12 Simbolaj Bestoj, Kalendaro de Ĉinaj Ideogramoj kaj Kalendaro de Poemoj. La monata vendokvanto de la ĉi-jara Kalendaro de Malpermesita Urbo, kontraŭ la prezo de 66 juanoj, superis 11 milojn da ekzempleroj en Taobao, kaj la jara vendokvanto en 2015 atingis 220 milojn da ekzempleroj.

 

    "De 2015, kalendaraj libroj havas grandan debiton en nia vendejo. Ĝis la fino de 2016 ni vendis 12 specojn da kalendaraj libroj. Plejparto de ili estis bone vendata, kaj la plej populara Kalendaro de Malpermesita Urbo por la kuranta jaro estis elĉerpita," diris Wu Xiaoling, laboranto de Xiaofeng-librejo en Hangzhou.

 

    Kalendaro de Malpermesita Urbo estis kreita en 1933 kaj havas la historion de 85 jaroj.

 

    Post fondiĝo de la Muzeo de la Imperiestra Palaco en 1925, akademiaj kaj vulguraj libroj estis kompilitaj kaj eldonitaj, inkluzive de Kalendaro de Malpermesita Urbo, surbaze de ordigo kaj esploro de la objektoj el la muzeo.

 

    La ĉi-jara Kalendaro de Malpermesita Urbo havas la temon "Koko kokerikas por feliĉo", kaj kiel kutime ĝi havas apartan temon por ĉiu monato. Ekzemple "Ora koko prezentas favoran aŭspicion" estas la temo de januaro, "Bela estonteco" por marto kaj "Bonŝanco por talentulo" por majo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments