El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉiu dua inteligenta poŝtelefono en Hindio nun estas tiu de ĉina marko

| 2017-01-06
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la hinda ĵurnalo Economic Times en la 3-a de januaro, ĝis novembro 2016 la inteligentaj poŝtelefonoj de la ĉinaj markoj okupis 51% de la totala kvanto de tiuspecaj poŝtelefonoj enmerkatigitaj en Hindio. Estas la unua fojo, ke la ĉinaj inteligentaj poŝtelefonoj okupis duonan kvanton de la koncernaj varoj enmerkatigitaj en la lando. Speciale la markoj Oppo, Vivo, MI kaj Lenovo disvolviĝis tre rapide. Laŭ antaŭvido de rilataj personoj, ĝis la mezo de 2017 la proporcio de la inteligentaj poŝtelefonoj de la ĉinaj markoj povos altiĝi al 60% de la totala kvanto en la tiurilata hinda merkato.

 

    La raporto diras ankaŭ, ke de la jarkomenco ĝis novembro de 2016 la proporcio de poŝtelefonoj de la hindaj markoj falis de 40% al ĉirkaŭ 18%, kaj tiuj de la markoj Apple kaj Samsung falis al proksimume 32%.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments