El Popola Ĉinio>头条新闻>

La monde unua aŭtovojo lumigata per sunenergio estis konstruita en Francio

| 2017-01-06
Bookmark and Share
 

    Laŭraporte, la monde unua aŭtovojo kun sunenergio estis konstruita kaj prove ekfunkciis en Tourouvre, nordokcidenta Francio. La aŭtovojo kaptas el la suno la energion por la lumigado de stratlanternoj.

 

    Sur la aŭtovojo, longa je 1 km, troviĝas 2880 sunpaneloj, kiuj povas transformi sunenergion en elektron kaj provizi energion al la stratlanternoj. La elektra produktado estas influata de faktoroj kiel vetero kaj sezono. La aŭtovojo tage averaĝe produktas 767 kilovat-horojn da elektro kaj jare produktas entute 280 megavatojn. En somero la elektra produktado atingas maksimumon de 1500 kilovatoj hore.

 

    Laŭ la desegnisto, la aŭtovojo ankoraŭ estas en provfunkciado, en kiu partoprenos ĉirkaŭ 2000 ŝoforoj dum 2 jaroj por testi ĝian fortikecon kaj ĉu la produktita elektro estas sufiĉa por la stratlanternoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments