El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio planas efektivigi 30 spacraket-ĵetojn en 2017

| 2017-01-05
Bookmark and Share
 

    La 3an de januaro raportisto informiĝis el la Ĉina Korporacio de Aerokosma Scienco kaj Teknologio, ke laŭplane Ĉinio efektivigos ĉirkaŭ 30 spacraket-ĵetojn en ĉi tiu jaro, kaj tiel Ĉinio eble novigos sian rekordon de jaraj ĵetoj.

 

    Nov-generaciaj portoraketoj Changzheng-5, kiu faris sian unuan flugon en la pasinta jaro, kaj Changzheng-7 plenumos la misiojn.

 

    "Tiu ĉi jaro estas ŝlosila por testi la novan generacion de portoraketoj, inkluzive de Changzheng-5," diris Wang Yu, komandanto de la portoraketo Changzheng-5. La raketo sendos lunsondilon Chang'e-5 al la kosmo por realigi molan surluniĝon kaj revenon al la Tero kun specimenoj.

 

    Wang Zhaoyao, direktoro de la Oficejo de Ĉina Inĝenierado de Kunhoma Kosmoflugado, diris ke laŭplane en la unua duono de 2017 Ĉinio sendos la unuan kargoŝipon Tianzhou-1 en la kosmon per la portoraketo Changzheng-7. La kargoŝipo kupliĝos kun la spacolaboratorio Tiangong-2 por provizi ĝin per fuelo kaj efektivigi eksperimentojn.

 

    En 2016 Ĉinio efektivigis 22 spacraket-ĵetojn, kaj la cifero unuafoje superis 20. Ĉinio kaj Usono okupis la unuan lokon tiukampe en la tuta mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments