El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germanaj amaskomunikiloj: fuzio kaj akiro de ĉinaj kompanioj profitigis germanajn entreprenojn

| 2017-01-03
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de germanaj amaskomunikiloj, unu el la plej grandaj kaj varmaj temoj en la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio estas fuzio kaj akiro de grandaj kaj malgrandaj entreprenoj germanaj fare de la ĉinaj.

 

    La germana gazeto Spiegel lastatempe publikigis la artikolon, kiu retrorigardas tiun ĉi jaron kiel la jaron krei novan rekordon en nombro de germanaj entreprenoj aĉetitaj de la ĉinaj kompanioj. En la komenco de la artikolo estas skribite, ke Ĉinio planas preni la gvidan pozicion tutmonde en la kampo de scienco kaj teknologio en 2050 kaj por tiu celo germanaj firmaoj povos helpi la landon per siaj teknikoj kaj spertoj.

 

    Laŭraporte, la nombro de germanaj entreprenoj aĉetitaj de la ĉinaj kompanioj faris novan rekordon. Ĝis la fino de oktobro 2016, investantoj de la ĉeftero de Ĉinio kaj ĝia Honkongo aĉetis 58 germanajn entreprenojn, je 19 kompanioj pli multe ol la totala nombro en la tuta jaro 2015. Surprizo kuŝas en monkvanto, la monsumo investita por fuzio kaj akiro. En 2016, ĉinaj investantoj elspezis por fuzio kaj akiro de germanaj firmaoj 11.6 miliardojn da eŭroj. La sumo kreskis je pli ol 20 obloj pli multe ol tiu en 2015, eĉ pli multe ol la totala sumo de la pasintaj kelkaj jaroj kune.

 

    La germana komerca tagĵurnalo Handelsblatt citis la parolon de Kai Lucks, prezidanto de la Federacia Asocio de Fuzio kaj Akiro de Germanio, ke en la lastaj jaroj ĉinoj fariĝis tre raciaj investantoj. Ili ĉiam subtenas entreprenojn aĉetitajn kaj pligrandigas ties produktokapablon anstataŭ tion malgrandigi. Li aldone menciis, ke en la kadro de internaciiĝo, ĉinaj investantoj povas profitigi germanajn firmaojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments