Kia estas la bonhava socio?

| 2016-03-09
Bookmark and Share

 

    Duobligu enspezon

 

    La 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) projekciis la disvolvan planon por sekva periodo de la lando, en kiu ĝi elmetis, ke la malneta enlanda produkto kaj pokapa enspezo de loĝantoj en urboj kaj kamparo duobliĝos surbaze de tiu en 2010, kaj ke en 2021, la 100-jara jubileo de KPĈ, Ĉinio eniros en ĉiuflankan bonhavan socion kaj en 2049, la 100-jara jubileo de nova Ĉinio, la lando progrese fariĝos socialisma lando riĉa, potenca, demokratia, harmonia kaj moderna.

 

    Igi la popolon feliĉa

 

    La fina celo de la tutflanka konstruado de bonhava socio kaj realigo de la ĉina revo estas feliĉigo de la popolanoj. Kvankam Ĉinio atingis rimarkindan sukceson, la lando ankoraŭ restas kiel disvolviĝanta lando, kaj malgrandigi la vivkondiĉan distancon inter urbanoj kaj kamparanoj ankoraŭ estas la serioza defio de la lando.

 

    Lasu neniun postiĝi

 

    Bonhava socio apartenas al la tuta popolo, kaj la registaro ne permesas postiĝon de iu ajn. En sekvaj 5 jaroj la lando helpos 70 milionojn da malriĉaj loĝantoj eliri el malriĉeco. Kaj tio estas grava paŝo de la realigo de la disvolva plano 2015. Tutflanke realigo de bonhava socio ne permesos postiĝon de iu ajn nacieco.

 

 

    Kamparo -- multe atentata regiono

 

    La plej grava kaj peniga laboro en la procezo de la konstruo de ĉiuflanka bonhava socio estas en la kamparo, precipe en malriĉaj regionoj. Sen sukcesa konstruo de bonhava socio en kamparo, precipe en malriĉaj regionoj, ne povas esti sukcesa la konstruo de la ĉiuflanka bonhava socio en Ĉinio. La centra registaro multe atentas la laborojn pri helpado al malriĉaj regionoj. Kaj la lokaj registaroj devas plifortigi la respondecon kaj misian konscion pri helpado de malriĉaj regionoj, kaj projektas planon, ekpreparas invest-monon, difinas celon, praktikas rimedojn kaj aranĝas kontrolon por ke ĉiuj ĉinoj klopodu por helpi kamparanojn eliri el malriĉeco.

 

    Konstrui bonfartan Ĉinion

 

    La nacia korpofortigada programo estas fundamento kaj garantio de sana vivo de la popolo, kaj tio estas grava parto de konstruado de bonhava socio kaj grava bazo por ĉiuj ĉinoj havi feliĉan vivon.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments