13.5

| 2016-02-29
Bookmark and Share

    La kvinjara plano de Ĉinio estas grava parto de la ekonomia plano por la tuta lando, kaj precipe zorgas aferojn por longa periodo. Per ĝi oni celas fari ĝeneralan projekton pri gravaj konstruaj projektoj de la ŝtato, distribuo de produktokapablo, interrilatigo de diversaj faktoroj de la nacia ekonomio kaj aliaj. La plano plenumas la rolon difini la celojn kaj direkton de la disvolvo de la lando.

 

    La 13-a Kvinjara Plano estas la plano por disvolvado de 2016 ĝis 2020. La laboroj de TPK (la Tutlanda Popola Kongreso) kaj ĈPPIK (la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco) fokusiĝos sur la plano kaj sekvante ĝin difinos la evoluajn celojn de la lando.

 

    2016 estas la komenca jaro de la plenumado al la 13-a Kvinjara Plano kaj ankaŭ la ŝlosila jaro por solvi la problemojn en la tutlanda reformado. La plano entenas 10 celojn: (1) daŭrigi ekonomian kreskadon; (2) transformi manierojn de ekonomia disvolvo; (3) optimumigi industrian strukturon; (4) antaŭenpuŝi disvolvon per renovigo; (5) plirapidigi la modernigon de agrikulturo; (6) reformi sistemojn kaj mekanismojn; (7) antaŭenpuŝi harmonian disvolvadon; (8) plirapidigi la konstruadon de ekologia civilizacio; (9) garantii kaj plibonigi la popolan vivon; (10) helpi malriĉajn regionojn en ekspluatado.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments