El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos pasaĝertransporto de Printempa Festo

| 2016-12-30
Bookmark and Share
 

    Raportisto informiĝis el la telekunveno pri la printemp-festa pasaĝertransporto, ke la transporto komenciĝos en la 13a de januaro kaj finiĝos en la 21a de februaro -- la plej frue komencita printemp-festa pasaĝertransporto en la lastaj kvin jaroj. La Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado prognozis, ke dum la festo la nombro de pasaĝeroj transportataj kalkuliĝos al 2 978 milionoj da vojaĝantoj, je 63 milionoj aŭ 2,2% pli granda ol tiu pasintjare.

 

    Laŭ prognozo, dum tiu periodo 2 520 milionoj da pasaĝeroj veturos aŭte, je 1% pli multe ol pasintjare; 356 milionoj da pasaĝeroj trajne, je 9,7% pli multe; 58,3 milionoj aviadile, je 10% pli multe; kaj 43,5 milionoj ŝipe, je 2% pli multe.

 

    Lian Weiliang, vicdirektoro de la komisiono, diris ke la kvanto de pasaĝeroj dum la periodo en 2017 daŭre kreskos, kaj havos la trajtojn de alta pinttempo, frua pinttempo, duobla premo de pasaĝertransporto kaj kargotransporto, multaj faktoroj de eksterordinara vetero kaj premo de sekureco. Samtempe, en la epoko de Interreto, estas novaj postuloj pri biletvendado, sekureca monitorado, rilataj servoj kaj tiel plu.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments