El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio validigos en 2018 sian unuan leĝon pri mediprotekta imposto

| 2016-12-28
Bookmark and Share
 

    La 25-an de decembro per balotado la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis la "Leĝon de la Popola Respubliko de Ĉinio pri Mediprotekta Imposto". Tio estas la unua leĝo pri mediprotekta imposto en Ĉinio, kaj validiĝos en la 1-a de januaro 2018. La nova leĝo preskribas, ke oni metu imposton al entreprenoj laŭ grado de poluado kaŭzata de ili, tiel ke ili plifortigu klopodojn por protekti la medion.

 

    Sub la ekzistanta sistemo de takso pro poluaĵo-ellaso, la centra registaro prenas 10% de la enspezoj pro la takso. Kaj sub la nova sistemo de mediprotekta imposto, la enspezoj pro la imposto estos komplete atribuataj al la lokaj registaroj, tiel ke la lastaj povu uzi ĝin por efektivigi siajn mediprotektajn rimedojn.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments