El Popola Ĉinio>头条新闻>

Falis artefarita neĝo por Kristnasko en supera lernejo en Sichuan, Ĉinio

| 2016-12-28
Bookmark and Share
 

    La 24-an de decembro populariĝis en interreto serio da fotoj pri la festado de Kristnasko en la Sichuan-a Sudokcidenta Metia Kolegio de Civila Aviado. Estis raportite, ke tio estis aranĝo kun la temo "Semajno de Internacia Aviada Kulturo", en kiu studentoj konatiĝis kun alilandaj kulturoj pere de sia propra aranĝo de la kristnaska medio.

 

 

    Instruisto de la kolegio diris, ke post la diplomiĝo, multaj studentoj de la kolegio laboros en eksterlandaj aviadkompanioj aŭ eĉ pro laboro regule flugos per internaciaj fluglinioj, kaj tiuokaze komprenado de eksterlandaj kulturoj estos tre grava por adaptiĝi al la laboro en la estonteco. Dum tiu aranĝo ne nur sin montris Sankta Nikolao por danci kaj donaci donacetojn, sed ankaŭ staris multaj budoj, kiuj vendis manfaritajn produktaĵojn inkluzive de legosignoj, kuketoj, ilustraĵoj ktp. La etoso ŝajnis kiel kristnaska bazaro en Eŭropo.

 

 

    Laŭraporte la ĉi-foja "Semajno de Internacia Aviada Kulturo" daŭris tutan semajnon, kaj la okazaĵoj inkluzivis ekspozicion kun la temo "aviada revo kaj ĉina revo", oratoran konkurson, kreivan kristnaskan bazaron kaj kristnaskan vesperon ktp.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments