El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Luangprabango de Laoso ceremonio por oficiala starto de konstruo de la Ĉina-Laosa Fervojo

| 2016-12-27
Bookmark and Share
 

    La 25-an de decembro okazis en Luangprabango de Laoso ceremonio por oficiala starto de konstruo de la Ĉina-Laosa Fervojo. La ceremonion ĉeestis Thongloun Sisoulith, ĉefministro de Laoso; Somsavat Lengsavad, antaŭa vicĉefministro de Laoso; kaj Guan Huabing, ĉina ambasadoro en Laoso. En ĝi partoprenis ankaŭ oficialuloj de la rilataj registaraj ministerioj de Laoso, funkciuloj de la provincoj situantaj laŭ la fervoja linio, kaj reprezentantoj de diversaj koncernaj firmaoj.

 

    La Ĉina-Laosa Fervojo etendiĝos de la urbeto Mohan-Boten ĉe la ĉina-laosa landlimo al Vjentiano, ĉefurbo de Laoso. La fervojo havos entute 32 stacidomojn kaj estos longa je pli ol 400 kilometroj, el kiuj pli ol 200 kilometroj estos pontoj kaj tuneloj. 5 jarojn daŭros la konstruado kun la totala investo de ĉirkaŭ 40 miliardoj da juanoj el kiuj 70% estos investitaj de la ĉina flanko kaj 30% -- de la laosa. Oni antaŭvidas, ke la rapido de la trajnoj veturanta laŭ ĝi estos 160 kilometroj hore. Tio estas la unua eksterlanda fervojo, en kiu kune kun alia lando investos kaj kiun konstruos la ĉina flanko kiel la ĉefa motoro, kaj ankaŭ la unua fervojo, kiu estos sub la komuna mastrumado de du landoj kaj kunligata rekte al la ĉina fervoja reto. La tuta projekto adoptos la teknikan normon de Ĉinio kaj ĝiajn ekipaĵojn.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments