El Popola Ĉinio>头条新闻>

Provu senpage vojaĝi tra la mondo per kargoŝipoj

| 2016-12-27
Bookmark and Share
 

    Kion devas fari tiuj, kiuj volas sed ne povas vojaĝi tutmonde pro manko de mono? La faro de la 37-jara dano Thorbjoern Perdersen eble inspiros al ili realigi tiun revon. Ekde oktobro 2013, kiel amika ambasadoro de la Ruĝa Kruco de Danio, li senpage vojaĝis per kargoŝipoj al 122 landoj kaj regionoj en Eŭropo, Ameriko kaj Hindia Oceano, kaj nun li estas en Afriko. Lia celo estas vojaĝi tra la mondo sen uzi aviadilon. Antaŭ sia ekveturo li diris, ke li ne ĉesigos siajn paŝojn antaŭ realigo de sia celo, kaj restos dum almenaŭ 24 horoj en ĉiu loko, kien li atingos.

 

    Ĉiu-tage Thorbjoern elspezis nur 20 usonajn dolarojn, eĉ malplimulte ol tio. Li diris, ke li vojaĝis ĉefe por koni pli multajn homojn, kulturojn kaj vivmanierojn, klopodi por rompi barierojn inter homoj kaj sin riski dum la vojaĝo. Li volas, per siaj spertoj, pruvi, ke vojaĝo tra la mondo povas esti malmultkosta kaj ne estas realigebla nur por milionuloj.

 

    Parolante pri la landoj kaj regionoj, kiuj donis al li plej profundan impreson, li menciis Kubon, Iranon kaj Gronlandon. En ĉiu el tiuj tri lokoj li restis du monatojn. Li diris: "Kubo kaj Gronlando tre surprizis min, kaj ili estas unikaj lokoj, pri kiuj mi havas multajn rememorojn."

 

    Inter la cellokoj de Thorbjoern estas Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas unu el la de li plej atendataj cellandoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments