El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Sao-Tomeo kaj Principeo restarigis diplomatiajn rilatojn

| 2016-12-27
Bookmark and Share
Wang Yi kaj Urbino Botelho subskribas la komunan komunikaĵon pri restarigo de diplomatiaj rilatoj.
 

    La 26-an de decembro en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia samrangulo el Sao-Tomeo kaj Principeo Urbino Botelho. Post la interparolado ili subskribis komunan komunikaĵon pri restarigo de diplomatiaj rilatoj.

 

    Dum la interparolado Wang Yi laŭdis Urbino Botelho pro lia penado por restarigo de la diplomatiaj rilatoj post lia enoficiĝo. Wang Yi diris, ke venos la historia momento de la rilatoj inter la du landoj. Urbino Botelho dankas Ĉinion pro ĝia entuziasma akceptado. Li diris, ke Sao-Tomeo kaj Principeo ĉiam atentas la rilaton kun Ĉinio kaj esperas plu intimigi kunlaborojn kun Ĉinio en ekonomio, komerco, turismo kaj aliaj kampoj. Poste ili subskribis la komunan komunikaĵon pri restarigo de la diplomatiaj rilatoj kaj renkontiĝis kun raportistoj.

 

    La 20-an de decembro Sao-Tomeo kaj Principeo publikigis deklaron pri rompo de la tiel nomata diplomatia rilato kun Taiwan. Tion Ĉinio admiras kaj bonvenigas Sao-Tomeon kaj Principeon reveni sur la ĝustan vojon de la principo de unu Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments