El Popola Ĉinio>头条新闻>

Centro por Transmaraj Ĉinoj ekfunkciis en Fiĝioj

| 2016-12-26
Bookmark and Share
Fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama (la 2-a de maldekstre), ĉina ambasadoro en Fiĝioj Zhang Ping (la 1-a de dekstre), direktoro de la centro Zhao Fugang (la 2-a de dekstre) kaj Yuan Bingtang (la 1-a de maldekstre) en la inaŭgura ceremonio de la centro (Foto el fiĝia retejo pri ĉinoj)
 

    Laŭ raporto de fiĝia retejo pri ĉinoj, en la 20-a de decembro laŭ la loka tempo en Suvo ekfunkciis la Fiĝia Centro por Transmaraj Ĉinoj. Ĝian inaŭguran ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ cent homoj, inter kiuj estis fiĝia ĉefministro Josaia Voreqe Bainimarama, ĉina ambasadoro en Fiĝioj Zhang Ping, estroj de fiĝia asocio por elmigrintoj kaj lokaj ĉinoj. La centro estas popola kaj neprofita serva organizo establita de lokaj ĉinoj kaj subtenata de loka registaro.

 

    La Centro por Transmaraj Ĉinoj estas parto de la ok planoj pri projekto favora al transmaraj ĉinoj lanĉita de la Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Aferoj de Transmaraj Ĉinoj en 2014. En la sama jaro, sub la rekomendo de ĉinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj eksterlande, kaj post elektado kaj ekzamenado la oficejo decidis, kune kun lokaj societoj, establi unuajn centrojn en Usono kaj aliaj 17 landoj.

 

    Dank' al la helpo de supre menciitaj organizoj, nun funkcias 32 centroj en Eŭropo, Afriko, Azio, Sud-Ameriko, Nord-Ameriko kaj Oceanio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments