El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion faru Patro Kristnasko, kiam nia terglobo varmiĝas kaj boacoj malgrasiĝas?

| 2016-12-23
Bookmark and Share

 

    Tuj alvenos la Kristnasko, kaj Patro Kristnasko Sankta Nikolao komencos liveri donacojn al infanoj dum la Kristnaska antaŭnokto. Sed ĉi-jare li devos havigi al si pli da boacoj kiuj tiru la flugantan sledon, ĉar laŭ scienca esploro arktaj boacoj malgrasiĝas pro la klimata ŝanĝo.

 


Vintre boacoj bezonas sufiĉe multe da likeno por sin nutri.
 

    Britaj kaj norvegaj sciencistoj faris raporton en kunveno de la Brita Ekologia Societo. En tiu okazo ili diris, ke la altiĝo de la tutgloba temperaturo vaste influas la vivulojn en Arkto. La averaĝa korpopezo de plenkreskintaj boacoj sur la insulo Svalbard estis 55 kilogramoj en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, sed en 2010 -- nur 48 kilogramoj. La insulo Svalbard staras for de la norda poluso je 1 300 kilometroj.

 


Boacoj fotitaj en la 28-a de oktobro ĉe Dikanaess, Svedio
 

    Sciencistoj diris, ke altiĝo de la temperaturo en somero estas bona afero por boacoj, ĉar tiam plantoj bone kreskas kaj manĝaĵoj por ili estas sufiĉaj; sed, tia fenomeno en vintro signifas multiĝon de neĝado kaj pluvado kun la tersurfaco pli facile glaciiĝanta, kaj likeno, ĉefa nutraĵo de la boacoj, estas tre ofte kovrata de glacio, tiel ke la boacoj malfacile trovas manĝaĵojn por si. Pro manko de nutraĵoj boacoj devas elteni malsaton, kaj patrinoj naskas nur malgrandajn kaj malfortajn idojn.

 

    Krome, laŭ la raporto publikigita en Ĝenevo la 20-an de decembro fare de la Monda Meteologia Organizo, la datumoj de la pasintaj 11 monatoj de la kuranta jaro montras, ke 2016 plej verŝajne estas la plej varma jaro depost 1880, kiam oni komencis registri la veteron. La varmeco rompis la rekordon kreitan en 2015. Pli kaj pli multe da esploroj evidentigas, ke ekstremaj veteroj, precipe varma ondo, rilatas al la klimata ŝanĝo kaŭzita de ellaso de la forceja gaso.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments