El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Bjalistoka Urba Konsilantaro rifuzis celebri la Zamenhof-jaron

| 2016-12-22
Bookmark and Share

 

    La urba Konsilantaro de Bjalistoko rifuzis celebri en 2017 la Zamenhofan Jaron, proklamitan de Unesko okaze de la centjariĝo de la forpaso de la iniciatinto de Esperanto, kiu naskiĝis en tiu urbo, en la nordorienta parto de Pollando.

 

    Lazaro Ludoviko Zamenhof, naskiĝinta en la 15-a de decembro 1859 en Bjalistoko, en juda familio, kreis la bazojn de la internacia lingvo Esperanto por ebligi komunikadon inter ĉiuj popoloj de la mondo. Li, kiu profesie laboris kiel kuracisto, forpasis en la 14-a de aprilo 1917, en Varsovio.

 

    Laŭ la prezidento de Bjalistoka Esperanto-Asocio, Przemyslaw Wierzbowski, intervjuita de la franca novaĵagentejo AFP, konsilantoj de la konservativa partio Rajto kaj Justico (PiS, kiu nuntempe regas Pollandon) voĉdonis kontraŭ la celebrado de Zamenhofa Jaro. La fina rezulto estis 12 voĉoj malfavoraj kontraŭ 11 favoraj al la propono.

 

    Laŭ Wierzbowski, la konsilantoj de PiS konsideras la ideon de Zamenhof tute utopia kaj taksas Esperanton kiel senvalora lingvo. La raporto de AFP, tamen, substrekas ke Esperanto atingis grandan sukceson tutmonde, fariĝis parolata en la tuta planedo, kaj laŭ lingvistoj nuntempe ĉirkaŭ miliono da homoj ĝin parolas en ĉiutaga vivo (la menciita datumo ne temas pri kiom da homoj scipovas la lingvon, sed nur pri tiuj, kiuj efektive uzas ĝin sufiĉe ofte)

 

    La proparolanto de PiS en la urba konsilantaro, Konrad Zieleniecki, deklaris al AFP, ke Zamenhof estis "elstara Bjalistokano, kiu meritas tiun honoron". Li tamen klarigis sian voĉon per la argumento, ke estis antaŭe decidite, ke en 2017 Bjalistoko celebros la "Jaron Jozef Pilsudski", okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de la patro de pola sendependiĝo.

 

    Aliflanke, Zieleniecki agnoskis, ke tio ankaŭ rilatas al loka politika disputo inter PiS kaj la urbestro, Tadeusz Truskolaski, kiu "klopodas uzi Zamenhofon por politikaj celoj".

 

    Kelkaj aliaj homoj, tamen, klarigas la decidon de la konsilantaro surbaze de "malfavora etoso, ene de PiS, por ĉio fremda al pola tradicia kulturo”.

 

(AFP)

Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments