El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekkonstruita la unua glacirompa ŝipo tute kreata de Ĉinio mem por esplorado pri la polusoj

| 2016-12-22
Bookmark and Share

 

    En la 20-a de decembro, la Ŝtata Administracio pri la Oceano de Ĉinio anoncis, ke la Jiangnan-a Ŝipkonstrua Grupo (Kompanio) Limigita komencis konstrui la unuan glacirompan ŝipon tute kreatan de Ĉinio mem por esplorado en la polusaj regionoj. Laŭ la plano la nova ŝipo estos finkonstruita en 2019.

 

    Yang Huigen, direktoro de la Ĉina Centro de Esplorado pri la Polusoj, diris ke la ekkonstruo de la ŝipo montras, ke Ĉinio atingas novan etapon en la produktado de ekipaĵoj faciligontaj esploradon pri la polusoj kaj en la kapablo en esplorado pri la oceano. Baldaŭ finiĝos la periodo en kiu Xuelong estis la sola ŝipo, kiu povas esti uzata en esplorado pri la polusoj. La nova ŝipo antaŭenpuŝos la esploradon de Ĉinio en la polusoj kaj akcelos la proceson, per kiu Ĉinio fariĝu grandpotenco en tiu ĉi esplorkampo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments