El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio lanĉis sian unuan karbono-kontrolan sateliton

| 2016-12-22
Bookmark and Share

 

    Je la 3-a horo kaj 22 minutoj de la 22-a de decembro, Ĉinio lanĉis el la Satelito-Lanĉa Centro de Jiuquan specialan sateliton por kontrolado de karbona dioksido en la aero. Ĝi, kiel la unua tiucela satelito de Ĉinio kaj la tria de la mondo, celas kontroli la kvanton de karbona dioksido en la atmosfero de la terglobo.

 

    Laŭ la klarigoj de specialistoj, kiam la sunradioj trairas la aeron, la molekuloj de karbona dioksido en la aero ensorbas multajn delikatajn kolorojn en malsamaj niveloj. La optikaj instrumentoj sur la satelito povas fari tre precizan mezuradon de la ensorbitaj koloroj, kaj elkalkuli la nombron de la molekuloj, tiel ke oni ekscias la densecon de karbona dioksido en la atmosfero.

 

    Laŭ la kvarfoja raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝo, pro la influo de la aktivecoj de la homaro, la koncentriteco de karbona dioksido kaj metano, la ĉefaj forcejaj gasoj, atingis sian kulminon de la pasintaj 25 milionoj da jaroj. Kaj restas la tendenco de ilia koncentriĝo. Ankaŭ la temperaturo de la tersurfaco altiĝas jaron post jaro. La forceja efiko minacas la vivon kaj disvolviĝon de la tuta homaro. Preciza kontrolado de la ellasado de karbona dioksido estas urĝe bezonata por esplorado de la klimata ŝanĝo kaj ĝia traktado.

 

    La sukcesa lanĉo de la satelito kaj ĝia stabila funkciado helpos Ĉinion unuapaŝe havi la povon kontroli la densecon de karbona dioksido en la aero de gravaj regionoj kaj de nia terglobo. Tio havas gravan signifon por plene koni la cirkuladon de karbono kaj ĝian influon al la klimata ŝanĝo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments