El Popola Ĉinio>头条新闻>

Furoraj vortoj en 2016

| 2016-12-22
Bookmark and Share

 

    La 20an de decembro en Pekino estis publikigitaj la vortoj de la jaro en la ĉina lingvo. La vortoj "regulo" kaj "eta celo" estis elektitaj kiel enlandaj vortoj, kaj "ŝanĝiĝo" kaj "La Zono kaj Vojo" kiel eksterlandaj. Estis publikigitaj ankaŭ la dek furoraj vortoj, dek interretaj esprimoj kaj aliaj.

 

    Fakuloj diris, ke la dek furoraj vortoj kaj la dek novaj vortoj montras la atenton de ĉinoj al varme diskutataj temoj kaj internacia situacio en la kampoj de socia politiko, ekonomio, kulturo, scienco kaj tekniko.

 

 

    La dek furoraj vortoj: spirito de la Longa Marŝado, studoj pri teoriaj kaj praktikaj demandoj pri konstruado de la Komunista Partio de Ĉinio, Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou, la Suda Ĉina Maro, la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj, retiro de Britio el la Eŭropa Unio, prezidenteca elekto en Usono, sud-korea prezidento implikita en konfidenculina skandalo, la spacolaboratorio Tiangong-2 kaj la komputila programo AlfaGoo.

 

    La dek novaj vortoj: studoj pri teoriaj kaj praktikaj demandoj pri konstruado de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉesigo de produkto, aro da esprimoj, prahistoria forto, la komputila programo AlfaGoo, interreta filmo, Mo-biciklo, neleĝa asocio, flanka rigardanto kaj konfidenculina skandalo.

 

    La dek interretaj esprimoj: prahistoria forto, boato de amikeco, eta celo, flanka rigardanto, kuŝo kiel la aktoro Ge You, okulpika, ĉiuj rutinoj, blua arom-agariko -- homonimo de malĝojo kaj ploremo, sperta stiristo kaj brava mia fraĉjo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments