El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Jarkunsido de Anhui-a Esperanto-Asocio

| 2016-12-22
Bookmark and Share


Jarkunsido de la Anhui-a Esperanto-Asocio.
 

    La 18an de decembro en la urbo Huainan de la provinco Anhui okazis la jarkunsido de Anhui-a Esperanto-Asocio, kaj pli ol 30 esperantistoj el diversaj lokoj de la provinco ĉeestis la kunsidon. Ling Bo, prezidanto de la asocio, faris jarraporton de la asocio. Li Guoxuan, vicprezidanto de la asocio, konigis Esperanto-agadojn de la urbo Huainan dum la lastaj jaroj. Yang Haichun, konsiliano de la asocio, montris siajn spertojn pri instruado de Esperanto. Liu Baoguo, vicĝenerala sekretario de la asocio, parolis pri la Oka Azia Kongreso de Esperanto kaj la Kvina ILEI-Seminario en Orienta Azio. Ĉeestantoj ankaŭ prezentis amuzajn programerojn. Zheng Shuang, 12-jara knabino, per sinprezento kaj kanto en Esperanto, gajnis varmajn aplaŭdojn.

 


Knabino Zheng Shuang
 

    La jarkunsido okazis en Handaotang-a Ŝton-Kultura Muzeo. Liu Daoyuan, kuratoro de la muzeo, eksciis Esperanton antaŭ multaj jaroj kaj subtenas la idealon de Esperanto. La muzeo estas privata. La kuratoro volas, ke la muzeo estu ejo por Esperanto-aranĝoj de la asocio, kaj li bonvenigas esperantistojn ĉinajn kaj eksterlandajn viziti tie.

 


Handaotang-a Ŝton-Kultura Muzeo

 

(Liu Baoguo)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments