Serio da ekspozicioj pri "La Silka Vojo" 2016 okazis en Bankoko, Tajlando
La 17-an de decembro, en Bankoko, ĉefurbo de Tajlando, okazis serio da ekspozicioj pri "La Silka Vojo" kun la temo "Kultura Heredaĵo kaj Nuntempa Vida Bildo", kune okazigita de Ĉina Kultura Centro en Bankoko, Centra Akademio de Belartoj kaj Pekina Fondaĵo por Nacia Kultura Heredaĵa Protekto.
La ĉi-fojaj eksponaĵoj inkluzivas pentraĵojn sur stablo, tradiciajn ĉinajn pentraĵojn, oleopentraĵojn, akvarelojn, litografaĵon, bronzaĵon, pentraĵojn sur ampleksaj materialoj, sur tolo, papero, ligno ktp. Krome estis elmontritaj la artaĵoj de ĉinaj minoritatoj en la ekspozicio, kia Thangka, vestoj kaj ornamaĵoj de mongoloj, tibetanoj kaj mjaŭ-oj, silkaĵoj el stepo, kord-instrumento en formo de ĉevalkapo kaj aliaj artaĵoj de nacimalplimultoj kaj kulturaj heredaĵoj.
Redaktoro: Kang Caiqi
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat