El Popola Ĉinio>头条新闻>

Neĝ-skulptaĵa ekspozicio baldaŭ malfermota al la publiko

| 2016-12-19
Bookmark and Share


La ĉefa neĝ-skulptaĵo Amkanto el 30 mil kubmetroj da neĝo longas je 103 metroj, larĝas je 14 metroj kaj altas je 31 metroj.
 

    La 15an de decembro la ĉefa neĝskulptaĵo Amkanto estis kompletigita post ĉizado dum pli ol dek tagoj en la 29a Internacia Neĝ-Skupltaĵa Ekspozicio sur la Sun-Insulo de Harbino, ĉefurbo de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

    Kun la temo Vintra Tago kaj Amkanto, la ekspozicio, dividita en kvin partojn, bezonas 120 mil kubajn metrojn da neĝo kaj okupas 900 mil kvadratajn metrojn. Ĝis la 15a de decembro 80 mil kubaj metroj da neĝo estis produktitaj. Grandega skulptaĵo Koko Kokerikas por Tagiĝo alta je 18 metroj estis preskaŭ finita. Grupo da skulptaĵoj, la Katedralo de Sankta Sofio, Oktagona Pavilono kaj Restoracio Miniamur, kaj aliaj grandaj glaciaj konstruaĵoj, Rusa Kastelo, Rusa Ponto, sidglitejo Neĝ-Lando kaj Pavilono Liganta Akvon kaj Ĉielon estas ankoraŭ ne kompletigitaj. La ekspozicio estos malfermita al la publiko ekde la 20a de decembro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments