El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Deklaro de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Homaj Rajtoj

| 2016-12-16
Bookmark and Share

 

    La 10-a de decembro estas la Internacia Tago de Homaj Rajtoj. Ĉi-jare ni festas la 68-an datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la plej fundamenta kaj ampleksa atesto de interkompreniĝo pri individuaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj iam ajn atingita. Esperanta traduko de la Deklaracio estas delonge legebla en la oficiala retejo de Unuiĝintaj Nacioj: http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115. Ĝi restas koninda por ĉiu esperantisto.

 

    Universala Esperanto-Asocio fieras pro sia asociiĝo kun la Universala Deklaracio. Jam pli ol unu jaron antaŭ la fina ratifo de la Deklaracio en decembro 1948, la Asocio enkondukis paragrafon en sia Statuto, laŭ kiu la homaj rajtoj estas "esenca antaŭkondiĉo" por ĝia laboro por internacia komunikado kaj interkompreniĝo. Tra la postaj jardekoj, UEA vaste uzis Esperanton por informi niajn membrojn tra la tuta mondo pri la graveco de homaj rajtoj kaj por instigi ilin disvastigi tiun mesaĝon en la propraj komunumoj.

 

    Venante tuj post la fino de unu el la plej grandaj konfliktoj en la homa historio, la Universala Deklaracio markis raran momenton de unuanimeco en la internacia komunumo. Tiun unuanimecon UEA firme deziras konservi, protekti kaj restarigi en la nuna periodo de internacia malcerto kaj streĉiteco, kiam la kapabloj por konstrui pli bonan mondon tiel abundas kaj la obstakloj al ties atingo estas tiel malfacile supereblaj. Ni salutas Unuiĝintajn Naciojn kiel gvidlumon de espero en afliktata mondo, kaj ni renovigas nian promeson kunhelpi en antaŭenigo de internacia kompreno en spirito de egaleco, malferma debato, kaj praktika helpo al la suferantoj.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments