El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Francio estis oficiale emisiitaj poŝtmarkoj memore al la ĉinaj laboristoj en la Unua Mondmilito

| 2016-12-15
Bookmark and Share

 

    La 11-an de decembro, estis oficiale emisiitaj en Francio poŝtmarkoj memore al la ĉinaj laboristoj en la Unua Mondmilito. Tiujn poŝtmarkojn kune produktis la Poŝto de Francio kaj la Ĉin-Franca Fondaĵo por Edukado kaj Kulturo.

 

    Ding Weixing, prezidanto de la estraro de la Ĉin-franca Fondaĵo por Edukado kaj Kulturo, diris ke ĉi tiu jaro estas la 100-a jubileo de la alveno de la ĉinaj laboristoj al Francio en 1916. La emisio de la memorigaj poŝtmarkoj celas memorigi nin pri la ĉinaj laboristoj, kiuj faris kontribuon por laŭeble frue fini la Unuan Mondmiliton kaj ankaŭ influis la ĉinan modernigan procezon. Unu bloko da poŝtmarkoj konsistas el 10 poŝtmarkoj 5-specaj, kiuj bildigas la scenojn de la vojaĝo de la ĉinaj laboristoj al Francio, alveno al milita zono, laborado kune kun la francaj soldatoj kaj iliaj tombejoj en Francio.

 

    Laŭ la rilataj datumoj, dum la Unua Mondmilito Francio kaj Britio subskribis kun Ĉinio interkonsenton pri varbado de ĉinaj laboristoj pro manko de propraj laborantoj. Laŭ tiu interkonsento ĉirkaŭ 140 mil ĉinaj laboristoj estis senditaj malproksimen al Eŭropo. Kvankam ili ne batalis, tamen aktive partoprenis la helpajn laborojn, nome konstruado de fervojoj, ŝoseoj, pontoj, tranĉeoj kaj agrikultura produktado. Post la Unua Mondmilito, multaj el ili enradikiĝis en Francio kaj iĝis la unua grupo de ĉinoj vivantaj en la lando. Ili ankaŭ fariĝis ponto de amikaj interŝanĝoj inter la popoloj de Ĉinio kaj Francio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments